Kastelo Breitungen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Herrenbreitungen-baziliko ene de la komplekso burga

Kastelo Breitungen (germane: Schloss Breitungen; Schloss Herrenbreitungen) estas frua burga kaj kastela komplekso en la historia urbokvartalo Herrenbreitungen en Breitungen, Germanujo. Kune kun fortimpreza baziliko apuda la kastelo karakterizas la tutan silueton de Breitungen; la 28 metrojn alta turo de la baziliko estas ankaŭ urboficiala urba ekkonilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 12a jarcento fonditis sur la burga monto de la setlejo Burgbreitungen (la posta Herrenbreitungen) klostro benediktana. La baziliko konsekritis kiel klostra preĝejo en 1112. Ekzistis la monakejo ĝis la neniiĝo en 1553 pro Reformacio. Ĉirkaŭ la jaro 1560 la hennebergia grafo Poppo la 12-a starigis novan renesancan klostron kun preno de antaŭaj konstrustrukturoj klostraj. Post estingo de la hennebergia gento en 1583 la kastelo venis en la posedon de la Landgrafio Hesio-Kaselo. Dum la Tridekjara milito damaĝitis la kastelo dume la originaj fundamentoj el la 16-a jarcento feliĉe plurestis netuŝitaj. En al 18a kaj la 19a jarcentoj la kastelo servis kiel juĝejo, prizono kaj financejo. Pliaj alikonstruoj venis pro la ŝanĝiĝintaj uzoj. Restaŭradlaboroj profundaj de la baziliko estis inter 1993/94 dum kiuj oni ankaŭ respektis la vivmediojn de la lokaj monedoj. Estante ekde 2007 en privata posedo la kastelo paŝon post paŝo ankaŭ restaŭratas.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Korto interna de la kastelo

Kirko klostra[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo el grejso en romanika stilo estis krucforma baziliko kun triala longa halo, transepto kaj altarejo kies tri aloj finiĝis en absidoj. Detruo parta estis dum la Tridekjara milito sed ja restis plue la romanika interno kaj la turo kun la renesanca spajro. Ekde 1994 la kirko estas elmontrejo kaj koncertejo; okazas ankaŭ geedziĝoj civilaj surloke. Gastas tie la Aktiva Muzeo (Breitungen).

Renesanca kastelo[redakti | redakti fonton]

Renesanca kastelo konstruitis je la mezo de la 16a jarcento ĉe la iama klostra areo kun kvar aloj kaj plua grenejo kaj kastelturo. De tio konserviĝis nur la suda alo (la romanika baziliko kun spajro renesanca), la uesta alo en apudeco tuja de la kirko (triteĝaĵo el sablosthono kun helikŝtuparturoj supre de alta kelo), tri etaĝoj de iama pli alta turo kaj trietaĝa grenejo kun pli ol 30 metrojn longa halo. La interno longa limiĝas per stalo kun garbejo. Sur la grundo, kiun ĉirkaŭas naturŝtonmuro, stas ankaŭ la iama klostra ĝardeno kaj lageto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.7593510.338727