Imperia cirklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Sankta Romia Imperio meze de la 16-a jarcento.
  •  Burgundia cirklo
  •  Malsupra-Rejna-Vestfalia cirklo
  •  Malsupra-Saksia cirklo
  •  Supra-Saksia cirklo
  •  Frankonia cirklo
  •  Elekto-Rejnlanda cirklo
  •  Supra-Rejna cirklo
  •  Ŝvabia cirklo
  •  Bavaria cirklo
  •  Aŭstria cirklo
  •  Sencirklaj teritorioj
  • Imperia cirkloimperia distrikto, latine Circulus imperii germane Reichskreis, estis administra unuo en la Sankta Romia Imperio, regiona grupiĝo de pluraj teritorioj, por la komuna defendo, impost-kolektado kaj por la reprezentado en la organoj de la Imperio. La sistemo estis kreita en la imperia reformo de 1495 sub imperiestro Maksimiliano la 1-a por pli efika administrado de la Imperio.

    Origine estis ses imperiaj cirkloj:

    • la Bavaria cirklo, Bayerischer Reichskreis
    • la Ŝvabia cirklo, Schwäbischer Reichskreis
    • la Supra-Rejna cirklo, Oberrheinischer Reichskreis
    • la (Malsuprarejna-)Vestfalia cirklo, (Niederrheinisch-)Westfälischer Reichskreis
    • la Frankonia cirklo, Fränkischer Reichskreis
    • la Saksia cirklo, pli poste Malsupra-Saksia cirklo, (Nieder-)Sächsischer Reichskreis

    En 1512 aldoniĝis kvar pliaj:

    • la Burgundia cirklo, Burgundischer Reichskreis
    • la Aŭstria cirklo, Österreichischer Reichskreis
    • la Supra-Saksia cirklo, Obersächsischer Reichskreis
    • la Elekto-Rejnlanda cirklo, Kurrheinischer Reichskreis

    Plue ekzistis diversaj "sencirklaj" teritorioj, kiuj ne apartenis al iuj imperiaj cirkloj, inter alia la Svisa ĵurkomunumo kaj la landoj de la Bohemia krono.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]