Burgo Henneberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Henneberg

burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 29′ 29″ N, 10° 21′ 41″ O (mapo)50.491410.3614Koordinatoj: 50° 29′ 29″ N, 10° 21′ 41″ O (mapo)
Burgo Henneberg (Turingio)
Burgo Henneberg (Turingio)
DEC
Burgo Henneberg
Burgo Henneberg
Situo de Burgo Henneberg
Burgo Henneberg (Germanio)
Burgo Henneberg (Germanio)
DEC
Burgo Henneberg
Burgo Henneberg
Situo de Burgo Henneberg
Map
vdr

Burgo Henneberg (germane Burg Henneberg) estas fakte ruino troviĝanta en Henneberg (Turingio), Germanio. Prizorgas ĝin la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj.

Kerno de la burgo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rekte ĉe la landlimo inter Turingio kaj Bavario situanta kastelo estas la origina sidejo de la samnoma grafa dinastio (kiu estingiĝis en 1583). En 1096 grafo Gotebold unue prenis nomon laŭ tiu ĉi burgo. Elfosaĵoj en 2001, kiam trovitis turfundamentaj restaĵoj, montris tamen ke la burgo estis ekzistinta jam pli frue.

Ĝia grandeco montris la gravecon, ankaŭ ĝia komplika konstruado sur malfacila teritorio altebena. La familio tiamaniere fiere montris nombriĝi inter la plej gravaj dinastioj de Frankonio. Dum multaj generacioj ĝi estis enloĝata. Kiam la posedorajtoj je grandaj teritorio en hodiaŭa Malsupra Frankonio ĉesis, la burgo ne plu centris geografie (ekde ĉ. 1230). Post hereddivido de 1274 la burgoj en Schleusingen, Aschach kaj Römhild-Hartenburg ekis esti pli gravaj. Pli poste fariĝis eĉ rezidejaj centroj Schleusingen kaj Römhild.

En 1274 la origina burgo donitis al la Schleusingen-linianoj, la Römhildanoj posedis la duonon ekde 1393. Pro daŭraj kvereloj inter la bofratoj el ambaŭ linioj la burgo pli kaj pli malgravis. Pri la milita defendo responsis ekde la 13-a jarcento specialaj nobeloj vivantaj unue maldaŭre surburge, poste daŭre. La familioj Von der Kere kaj Von Wechmar ekzemple feŭdmastris dum jarcentoj. Ĉe estingiĝo familia en 1583 feŭdmastris ankoraŭ la familio Trott zu Stolz.

Detruo kaj nuna stato[redakti | redakti fonton]

En 1525, dum la Kamparanaj ribeloj, la burgo malkonstruitis, por esti rekonstruata poste je la grado necesa por komforta loĝado kaj administrado. Konservitis ĝis hodiaŭ la 14 metrojn alta belfrido, pluraj partoj de la ringomuro enhavanta ankaŭ la eksterajn vandojn de la loĝadsekcio, restoj de la ĉirkaŭfermejaj muroj kaj kelkaj aliaj ejaj maltutaĵoj. La cititaj turaj fundamentoj malkovritaj en la jaro 2001-a ne plu videblis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]