Kloster Veßra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kloster Veßra
Blazono
Kloster Veßra in HBN.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Feldstein
Urborajtoj
Koordinatoj 50°30′N 10°39′O  /  50.5°N, 10.65°O / 50.5; 10.65 (Kloster Veßra)Koordinatoj: 50°30′N 10°39′O  /  50.5°N, 10.65°O / 50.5; 10.65 (Kloster Veßra)
Alto super la marnivelo 340 m
Areo 19,75 km²
Loĝantaro 303 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036873
Poŝtkodo 98660
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069025
Komunumestro Wolfgang Möller
Partio de komunumestro FwV
Adreso de la administrejo Schulstr. 37
v  d  r
Information icon.svg

Kloster Veßra estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Feldstein. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 303 loĝantojn.

Komunumo naskita el monaĥejo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la konfluo de Schleuse kaj Werra troviĝas en sia strukturo unika mezepoka komplekso de la iama klostro de kanonikoj-premonstratoj. En la ekde 1994 al la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj apartenanta monaĥeja komplekso estas ankaŭ muzeo gvidata de la societo Hennebergisch-Fränkischer Geschichtsverein. Ĝi dediĉas sin al la esplorado kaj prezento de la historio de la iama monhaĥejo kiel ankaŭ de tuta Hennebergio. Krome montratas atestiloj de regiona popolarto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La en 1131 fondita doma klostro de la grafoj de Henneberg evoluis ĝis la Reformacio al la plej grava monaĥeja institucio en Hennebergio kaj estis politika kaj ekonomia, sed ankaŭ kultura centro kun transregiona elradiado (arkitekturo, librofabrikado, historiografio, astronomio, hortikulturo).

Priskribo de la komplekso muzea[redakti | redakti fonton]

Sur la 6 hektarojn granda muzeokomplekso (neinterompite ĉirkaŭata per la malnova klostromurego) troviĝas romanikstilaj kaj gotikstilaj ejoj monumentprotektitaj (i.a. la ruino de la abateja kirko, restoj de la ambito kiel ankaŭ de la monaĥaj ĉambroj, preĝejeto funebra, pordoturo, pordopreĝejeto; orientigas onin tie ankaŭ daŭra ekspozicio pri la konstrufazoj). Ekster tio videblas la ekde la 16-a jarcento ofte alikonstruitaj ekonomiaj domoj de la bieno post la abolicio de la monaĥeja statuso post la Reformacio. En ili estas elmontroj pri la historio, objektoj de ĉiutaga uzo, popolarto kaj agrikulturo. La turbina domo en la iama monaĥeja muelejo (inkluzive defendoramparoj kaj muelejfoso) estas ĝis nun funkcianta akvoforta aparataĵo.

Ekde 1981 oni aranĝis liberaeran ensemblon en la okcidenta parto de la teritorio. La t.n. vilaĝa muzeo respegulas per sia kolekto de arkitekturaj objektoj (loĝdomoj, sed ankaŭ abelejoj) diversajn specojn de kamparana trabfakaĵo. Tiuj ejoj estas samtempe envolviloj por montri kiel antaŭaj generacioj laŭ diversaj socialaj klasoj loĝis kaj laboris. Objektoj, kiuj ĉe la originala situo (ekz. en Grabfeld, Vorderröhn, Werratal) estus detruintaj, rekonstruitis kaj savgarditis tie ĉi. Gravas ankaŭ la metioj: nuntempe estas originala forĝejo, du brikdomoj kaj grenmuelejo. Alian parton okupas domoj de publika uzo kiel bierfabriko, tombeja kapelo aŭ urbodomo.

Oni kreis ankaŭ al la domoj adaptitajn ĝardenojn laŭ historia modelo. Menciindas malfrumezepoka spic- kaj kuracherba ĝardeneto. Montratas tipaj sovaĝaj kaj kulturaj kreskaĵoj de Hennebergio (kiuj alie raras). Sur bieno oni entreprenas ĉiujare la trikampan kultivadno kun la etapoj de novalo, somera greno, vitra greno.

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Koncertoj: klasika kaj moderna muziko; someraj koncertoj en la kirka ruino; orgenaj kaj kristnaskaj koncertoj; kripludoj
  • Specialaj ekspozicioj: pri regionaj kaj kulturhistoriaj temoj; Eta Galerio
  • Muzea pedagogio: temospecifaj rondgvidadoj kaj projektoj por lernejaj klasoj
  • Festoj kun temo: prezento de tradicia metiado; kamparana laborado
  • Kafejo: kun membakitaj kukoj kaj memfaritaj pladoj (45 sidlokoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

kirka ruino de la monaĥejo
hitoria kampara domo de 1716 en la loka muzeo
historia akvomuelejo, parte el 1600, en la loka muzeo