Dingsleben
Dingsleben | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Hildburghausen | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Feldstein | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036873 | |||||
Poŝtkodo | 98646 | |||||
Aŭtomobila kodo | HBN | |||||
Oficiala Municipokodo | 16069008 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Werner Lampert | |||||
Partio de komunumestro | SV | |||||
Adreso de la administrejo | Ortsstr. 45 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 238 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 26′ N, 10° 36′ O (mapo)50.43315410.595691Koordinatoj: 50° 26′ N, 10° 36′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 435 m | |||||
Areo | 8,44 km² | |||||
Dingsleben estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Feldstein. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 238 loĝantojn. La administra sidejo estas en Themar.
La vilaĝo situas en alteco de 435 metroj la urba triangulo de Hildburghausen, Römhild kaj Themar ĉe la piedo de la montaro Gleichberge. La distrikta ŝoseo 510 malfermas la regionon kaj gvidas onin eĉ al aliaj vojoj tra la teritorio de Grabfeld en Hennebergio. Jenas la najbaraj komunumoj: Sankt Bernhard kaj eoste Zeilfeld (Römhild). La tuta regiono estas neglata kaj klimate influitis de la Baseno de Schweinfurt. Urbestrinas s-ino Steffi Hartleb.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dingsleben ĝuis pri la unua menciiĝo en la 3.2.799 kiam abatino Emhild de la monaĥinejo de Milz enmanigis la tuton al la Abatejo de Fulda.[1] Dum la epoko de la tribaj duklandoj la vilaĝo troviĝis en la Duklando Frankonio. Regoleĝe ĝi estas en la Administradujo de Themar, unue ene de la Grafujo Henneberg. Post 1583 suverenis la Ernestidoj kaj ekde 1826 la dukoj de Saksio-Meiningen.
Dum la tumultoj de la revolucio de 1848 okupantis trupoj de la Reĝlando Bavario. En 1895 fonditis surloke de s-ro Metzler bierfarejo. En 1920 la vilaĝo turingiiĝis. Matene de la 8.4.1945 lokuloj kune kun punlaboristoj el Polujo kaj Rusujo forprenis la fare de Wehrmacht starigitajn tankforbarilojn por helpi la la alproksimiĝantaj trupoj de la Usona Armeo.[2]
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La protestantisma Preĝejo Sanktaj Nikolao kaj Margareto konstruitis en la 1740-aj jaroj.
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Georg Michael Kemlein (1785–1852), kantoro kaj komponisto Kantor, Komponist
- Alfred Kirchner (1887–nekonate), politikisto
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ekonomie gravas en Dingsleben i.a. la Privata bierfarejo Metzler. Krome ekzistas pluraj etaj entreprenoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 55.
- ↑ Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. (=Heimatgeschichtliche Wegweiser, 8), Erfurt 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 123
|