Privata bierfarejo Metzler (Dingsleben)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Privata bierfarejo Metzler
entrepreno • bierfarejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Jura formo GmbH & Co. KG
Lando Germanio
vdr
bierfarejo Dingslebener Privatbrauerei Brauerei Metzler en suda Turingio
restoracio en Ilmenau kiu portas la nomon de la bierfarejo

La bierfarejo Dingslebener Privatbrauerei estas privata firmao en Dingsleben, Germanujo, estante de pli ol 125 jaroj en la posedo de familio Metzler. Nuntempe perlabore aktivas jam la kvina generacio; dungatas ĉ. dudeko da uloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

August Metzler, naskiĝinta en 1866 je Dingsleben, devis pro akcidento rezigni pri sia metio kaj en la aĝo de 28 jaroj, post plukeriĝvojaĝo reveni patrujen. Akirinte la vilaĝan gastejon li transprenis la bierfaradajn taskojn por la vilaĝanoj. Li ĉefe faris bieron por la propra restoracio, ĉirkaŭ po 300 hektolitroj por jaro. En la 1950-aj jaroj apud la bierfarejo estas ankoraŭ viandovendejo kaj farmo. En 1958 fariĝis kolĥozo kaj la bierfarejo sole ekfiguris en la metiara listo de Hilburghausen.

En 1985 ekrespondecis Ulrich Metzler, lia nepo, sole transprenis la entreprenon kaj evoluigis la fabrikon je unu el la plej grandaj privataj bierfarejoj de GDR. En 1990 laboris surloke dek dungatoj.[1]

Fakoj[redakti | redakti fonton]

Krom la komercado per propraj markoj (ekz. Dingslebener Edel-Pils, Dingslebener Lava-Schwarzbier) efektivigatas komisiaj mendoj kaj produktado por superbazaraj ĉenoj. En la botelplenigejo po 15 miloj da aĵoj plenigeblas por horo. Ĝis 2020 la bierelfaro atingis 20 hektolitrojn al kio aldonotas la sama kvanto da limonadoj de la marko Osta.[2]

La regionoj en kiujn oni liveras disde Dingsleben estas ĉefe la novaj federaciaj landoj, krome vendatas al klientoj en najbara Frankonio. Eksportatas al Rusujo, Japanujo, Polujo kaj Rumanujo (stato de aprilo 2021).

Produktoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

emblemo

En 2021 produktitas la jena gamo de specialaĵoj:

biertipo alkohola forto gradoj de Plato (°P)
Dingslebener Urtyp 4,9 11,4
Dingslebener Lava-Schwarzbier 6,0 13,0
Dingslebener Diätdem-Pils 4,9 9,0
Dingslebener Lux 4,9 9,0
Dingslebener AUBI <0,5 0
Dingslebener Himbeer-Kirsch-Radler 2,5 6
Dingslebener Küsten-Radler 2,5 6
Dingslebener Sanddorn-Weizen 4,9 16
Dingslebener Erdbeer Weizen 4,7 16
Dingslebener Durstlöscher 4,9 11

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans-Jürgen Salier: Auf dem Weg zum Erfolg, Salier Verlag, Dingsleben kaj Leipzig 2017, ISBN 978-3-943539-78-3
  2. informoj sur la firmaohejmpaĝo. Arkivita el la originalo je 2022-11-24. Alirita 2022-11-24.
50.43127777777810.595388888889