Henfstädt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Henfstädt
Blazono
Henfstädt in HBN.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Feldstein
Urborajtoj
Koordinatoj 50°31′00″N 10°34′59″O  /  50.516667°N, 10.58306°O / 50.516667; 10.58306 (Henfstädt)Koordinatoj: 50°31′00″N 10°34′59″O  /  50.516667°N, 10.58306°O / 50.516667; 10.58306 (Henfstädt)
Alto super la marnivelo 330 m
Areo 8,10 km²
Loĝantaro 376 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036873
Poŝtkodo 98660
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069021
Komunumestro Simone Langner-Schneider
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Mittlere Dorfstr. 3
Oficiala retejo http://www.henfstaedt.de
Information icon.svg
vdr

Henfstädt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Feldstein. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 376 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝatata eksursocelo estas Henfstädt fare de biciklistoj veturiĝantaj sur la Werratal-cikladovojo. La unua endokumenta mencio estis jam en 914. La sekvintajn jarcentojn regis lokaj dinastietoj. Ĉefe tri bienoj kavaliraj respektive nobelaj ekzistas ankoraŭ nun.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vizitindas la Malantaŭa kastelo (Vorderes Schloß; Obernitzisches Gut), renesancstila konstruaĵo kun framskeletaj superaj etaĝoj kaj antaŭanta ŝtupara turo (hodiaŭ loĝejo). La Meza bieno (Mittleres Gut), la iama bieno de la sinjoroj, estas feriejo hodiaŭ. Finfine oni havas la Malantaŭan kastelon (Hinteres Schloß; Zufraßisches Gut) de 1595, la plej kaduka el ĉiuj.

Tre belas la protestantisma Paroĥuja kirko kun impona galerio kaj epitafoj de la familioj Zufraß kaj von Hanstein el la jarcentoj 16-a ĝis 18-a. La kirko situas rekte ĉe la cikladovojo Werratal-Radweg. Rekte kontraŭ la preĝejo estas plurarka Ŝtona ponto trans la Werra-rivero sur kiu kondukas ankaŭ la menciita ciklovojo en la direkto de Leutersdorf kaj Meiningen.

En la ĉrikaŭaĵo de Henfstädt estas multaj belaj aferoj por migrantoj. Tre rekomendatas grimpado sur Steinerner Berg je alteco de 497 metroj. Tie troviĝas la ruina Ottilio-kapelo (ĝi simple nomatas ofte Ŝtona kirko). Ĝi samtempe estas belvidejo; por geologiaj spertuloj tuj okulfrapas la gigantaj bazaltaĵoj tieaj. Belega migradoparadizo estas ankaŭ la proksima Wachen-valo kun multaj juniperaj arbustoj. Proksimas ankaŭ la ruino de Kastelo Osterburg ĉe Hain kun belfrido el la 13-a jarcento. La tuta komplekso iam servis la protektadon de la Werra-komercvojo.