Eduard Gottlieb Amthor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Gottlieb Amthor
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1820 (1820-07-19)
en Themar
Morto 3-an de julio 1884 (1884-07-03) (63-jaraĝa)
en Gera
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo eldonisto • verkisto • lernejestro • librovendisto vd
Laborkampo germanlingva literaturoeldonado vd
Aktiva en Gera vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduard Gottlieb AMTHOR (naskiĝinta la 19-an de julio 1820 en Themar, mortinta la 3-an de julio 1884 en Gera) estis germana eldonisto, verkisto, teologo kaj pedagogo.

La en 1740 konstruita Liebig-ĝardendomo en Gera gastigis inter 1861 kaj 1925 la de Amthor fonditan Superan komerclernejon

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sudtirola montopinto nomita por Amthor Amthorspitze (dekstre)

Post studoj de teologio kaj orientalistiko ĉe la Universitato de Lepsiko li deĵoris kiel bibliotekisto kaj vojaĝis al Anglujo kaj Franclando. Danke al liaj filologaj kaj literaturaj interesoj li koniĝis kun la eldonistoj Theodor Oswald Weigel, Otto Spamer kaj Herrmann Julius Meyer. En 1849 Amthor fondis en Hildburghausen komercan lernejon kiu translokiĝis en 1854 al Gera. En 1866 li samloke malfermis eldonejon kiu krom kelkaj periodaĵoj eldonis ankaŭ lernejajn atlasojn kaj vojaĝrakontojn (ĉefe pri la Alpoj) kiujn li mem estis verkinta. En Gera li eldonis la perodaĵojn "Thüringische Schulzeitung", "Geraischer Kalender" kaj "Generalanzeiger für Thüringen, Franken und Vogtland (1853–60)". Inter liaj verkoj menciindas ankaŭ kelkaj kantotekstoj, ekz. la trinkronda kanto Wenn ich einmal der Herrgott wär. En lia ampleksa postlasitaĵaro estis ankaŭ tradukoj, ĉefe el la angla lingvo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Je honoro de la verkisto de prialpa literaturo la monto Hühnerspiel en la Zillertal-Alpoj en Sudtirolo havas la alternativan nomon Amthorspitze. En Gera oni havas la stratojn Amthorstraße kaj Amthordurchgang (kie troviĝas la Memorigloko Amthordurchgang. Krome metilernejo ekde 2015 nomiĝas por li (Berufsschule Dr. Eduard Amthor) kaj tramo de la tipo NGT8G (vagonnumero 206).[1] En la insbruka urbokvartalo Pradl situas Amthorstraße, strato ekde 1905 nomita por Amthor.[2]

Deciditis en 1902 starigi monumenton por Amthor en Gossensaß en formo de monumenta busto laŭ Hans Larch. La marmoraĵon faris la skulptisto Hellriegl el Bozen.[3]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ein freies Wort über das Verbot der neuesten Schriften Ronges im Königreich Sachsen an die Protestanten Deutschlands und insbes. Sachsens, 1845
  • Tag und Dämmerung, Harmlose Gedichte eines Anti-Muckers, 1846
  • Bagatellen, Eine Reihe kleiner humoristischer Erzählungen, 1848 (ĉefe laŭ francaj fontoj),
  • Nachschlageblätter für Comptoir und Börse, 1860;
  • Quintessenz des kaufmännischen Rechnens, 1861;
  • Taschenbuch für Gewerbetreibende, 1867;
  • Tirolerführer, Reisehandbuch, 1868, 1913 (dek unua eldono)
  • Bozen und Umgebung, 1872, 1884 (tria eldono)
  • Kärntenführer, Reisehandbuch, 1874, 1887 (tria eldono)
  • Festrede zum 25jährigen Jubiläum der Amthorschen Handelsschule Gera, 1875
  • Selbstbiographie, 1879

Magazinoj[redakti | redakti fonton]

  • Magazin fŭr Kaufleute, (posta titolo Vorwärts! Magazin für Kaufleute), volumoj 1-18, 1858-67
  • Der Alpenfreund, Blätter für Verbreitung von Alpenkunde unter Jung und Alt in populären und unterhaltenden Schilderungen, volumo 1-11, 1870-78

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Patrick Weisheit: "Geraer Wirtschaftsschule erhält Namen",[rompita ligilo], OTZ, 26.11.2015
  2. Josefine Justic: Innsbrucker Straßennamen. Woher sie kommen und was sie bedeuten, Tyrolia-Verlag, Innsbruck 2012, ISBN 978-3-7022-3213-9, p. 110
  3. Denkmal für Dr. Eduard Amthor, [Vossische Zeitung, 12.12.1902.