Luise Gerbing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La tombo de Gerbing (maldekstre) sur la Arbara tombejo de Schnepfenthal

Luise GERBING (naskiĝis la 23-an de aprilo 1855 en Schnepfenthal), mortis la 25-an de februaro 1927 en Waltershausen) estis regiona historiistino kaj la nepino de Christian Gotthilf Salzmann.

Danke al ŝia patro, la fizikisto Gustav Ausfeld, instruisto en la reforma lernejo Salzmannschule, ŝi restis kun tiu loko intime konektita dum la tuta vivo: kiel knabino malkovranta la belecon de la arbara naturo, kiel la edzino de la talenta pentristo kaj ŝia eksa artinstruisto Reinhold Gerbing - kaj poste mem kiel surloka instruistino.

Supozinde, la plej malfacila bato de ŝia vivo estis kiam ŝi post 28 jaroj de geedzeco, kiu estis benita per la naskiĝo de ilia filo Walter, perdis en februaro 1905 la edzon. Ŝi venkis tiun baton de la sorto per potenca laboro kaj memtrejnado.

Kreema regionhistoriista vivo[redakti | redakti fonton]

Kultura evoluo en la plej larĝa senco, observita en la Turingia arbaro, tero kaj homoj estis lia ĉefa fako. Ĉiuj ŝiaj individuaj studoj okazigontaj multnombrajn eldonaĵojn, fokusiĝis esence en du grandaj punktoj: Libro pri la nomoj de kampoj kaj forstoj (Flur- und Forstnamenbuch) kaj libro pri kostumoj (Trachtenbuch). En ambaŭ verkoj ŝi savis multajn neanstataŭigeblajn tradiciojn de forgeso kaj pereo, interparolinte kun la plej geolduloj de la regiono.

Ŝi subskribis la "Waldhaus-alvokon" de Ludwig Hertel por la fondo de la Rennsteig-klubo. En 1906 ŝi fariĝis ĉefredaktorino de la kluba gazeto Mareile, en kiu la sciencaj kaj esploristaj artikoloj ĉiam estis pli nombraj ol puraj porsportaj aŭ distraj amuzaĵoj.

En harmonia unuo de menso kaj intelekto, celkonscie kaj sendepende ŝi eldonis la gazeton. Plurfoje ŝi protestis signife kontraŭ tiuj, kiuj postulis ajnan ŝanĝon de la itinero de la migradvojo ekzemple per ŝosea konstruo. Finfine ŝi ricevis la honoran titolon de 'Patronino de la Rennsteig' (Schutzherrin des Rennsteigs). Alian titolon ŝi akceptis ankoraŭ kaj portis ĝin volonte, nome titolon de 'Arbara virino' (Waldfrau).

Ŝi entombiĝis en la idilia arbara tombejo en Schnepfenthal. Ĝis hodiaŭ nenie troviĝas digna memorigo al ŝi.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Luise Gerbing: Die Flurnamen des Herzogtums Gotha und die Forstnamen des Thüringerwaldes zwischen Weinstraße im Westen und der Schorte (Schleuse) im Osten, Jena 1910.
  • Luise Gerbing: Trachtenbuch, eldonita fare de la Thüringische Vereinigung für Wohlfahrts- und Heimatpflege, 1926.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]