Katzhütte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katzhütte
Blazono
Katzhütte in SLF.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saalfeld-Rudolstadt
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Bergbahnregion/Schwarzatal
Urborajtoj
Koordinatoj 50°33′8″N 11°3′12″O  /  50.55222°N, 11.05333°O / 50.55222; 11.05333 (Katzhütte) (mapo)Koordinatoj: 50°33′8″N 11°3′12″O  /  50.55222°N, 11.05333°O / 50.55222; 11.05333 (Katzhütte) (mapo)
Alto super la marnivelo 420 m
Areo 28,69 km²
Loĝantaro 1373 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036781
Poŝtkodo 98746
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6424
Aŭtomobila kodo SLF
Oficiala Municipokodo 16073037
Subdivido 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Wilfried Machold
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Markt 7
98744 Oberweißbach
Oficiala retejo http://www.gemeinde-katzhuette.de
Information icon.svg
vdr

Katzhütte estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Bergbahnregion/Schwarzatal. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 1 373 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭaj limoj komunumaj estiĝis per la enkorpigo de la najbara komunumo Oelze en julio 1950.[1] Tiam loĝis surloke ĉ. 3800 homoj. Post la kuniro la nombro de la enloĝantaro ege malkreskis; je la fino de 2004 loĝis tie ĉi ankoraŭ 2197 uloj, en 2012 nur 1486 homoj.

En la 23.12.1595 lepsika entrepreno metalfandaĵsegregacia ricevis fare de la schwarzburgaj grafoj Günther kaj Hans Günther la permeson starigi en ĝis tiam malsetlita loko en la valo Rosenthal apud la enfluo de Katze en Schwarza fandaĵsegregacian centron. Inter la kompanianoj estis Wolf von Lindenaŭ la pli maljuna, Arnt Preun, Theobald Preun kaj Markus Merten. La konstruo de la unuaj ejoj komenciĝis en aprilo 1566. La fabriko Hütte an der KatzeKatzenhütte im Rosenthal estis ankaŭ nomdonanto de la tuta vilaĝo.[2] Eĉ pli malnovaj skribaĵoj en ekleziaj libroj de la komunumo Meuselbach atestis la nomon Gräntzhaus por la sama areo. La fabriko pritraktis tenoriton (nigran kupron) venantan el la regiono de Mansfeld. De tio oni per divido faris pretan kupron kaj arĝenton. Post la kadukiĝo de tiu ĉi uzino la nova fer-martelego sekurigis la vivperlaboron de tre multaj el la lokuloj.

La ampleksaj arboroj donis ankoraŭ en la 14a jarcento kaŝejojn al ursoj, cervoj kaj aliaj bestoj kaj pro tio troviĝis ĉe Wurzelberg-monto duka ĉasdomo. En 1786 estis ankoraŭ proksime reĝaj agloj kaj brunaj ursoj kaj en 1810 mortpafitis la lasta linko kaj en 1820 la lasta lupo. Okaze de kortega ĉasamuziĝo en 1581 pafitis dum unu semajno 266 cervoj. La arbaro liveris al la arbaragrikulturistoj la fojno, al la metiistoj lignokarbon. La flosistoj transportadis la lignon envalen. Dehakistoj, karbistoj kaj flosistoj sekve estas multaj laŭprofesie. tie ankaŭ faritis la unuaj provoj pri produktado de porcelenaĵoj ĉirkaŭ la jaro 1759a. Tio estas en kunteksto kun la feruzinestro Johann Wolfgang Hammann. Baldaŭ poste Hammann translokigis la produktadon al Neuhaus-Wallendorf. Tie la Wallendorf-porcelanaĵoj famiĝis ne nur medie sed pluse en pli foraj regionoj. La Sinjorara domo konstruitis en 1760 de Hamann. Nur en la 19a jarcento alvenis novaj fabrikoj, kaj aparte gravis ekde 1864 la porcelanaĵfabriko Hertwig kiu funkcias ĝis hodiaŭ.

Antaŭ la daŭra setlo estis jam konataj kelkaj orientiĝaj kaj limaj punktoj. Unue menciitis en 1229 la rivero Oelze sub la nomo Ulsna.[3], en 1366 Wenigen Wolgast (Kleine Wulst) kaj Weiße Schwarza[4]. La loko Katzhütte entndiĝas multajn kilometrojn tra la valoj de Katze, Oelze, Masse kaj Sĉwarza. La etaj, per ardezo kovritaj domoj seninterrompe sterniĝas ĉe la montodeklivo en la supera Saale-valo. Ĝis 1918 apartenis Katzhütte al la Supera administrujo de la Princlando Schwarzburg-Rudolstadt.

Dum la Dua mondmilito 52 punlaboristoj el Pollando kaj Sovetio aktivis en la labortendaroj eosteŭropulaj.

Pereintaj lokoj[redakti | redakti fonton]

La en 1740 konstruita ĉassalonego estis iam tute el ligno kaj ekzistis malgraŭ la ekstremaj veterkondiĉoj surlokaj ĝis la fino de la 1890-aj jaroj

Multas surloke iam gravaj ejoj/lokoj kiuj pereis aŭ estas pereanta. Jen kelkaj el ili:

  • iama okangula ĉaskastelo (Jagdsalon) de la grafoj kaj princoj de Schwarzburg-Rudolstadt sur Wurzelberg-monto (1740-1900; malkonstruitis ĝi pro kadukiĝo troa). Apartenis al la komplekso ankaŭ loĝejoj por ĉasidtoj kaj servistoj, ĉevalejo, fiakrejo kaj karbejo.[5]
  • grundo de la iama feruzino, la posta VEB KEFAMA; kvazaŭ ĉiuj ejoj ĝiaj malkonstruitis en la 1990aj jaroj
  • grundoj de la iama porcelanaĵfabriko Hertwig kaj de la posta VEB Zierkeramik (produktofino je la fino de la 1990aj jaroj, malkonstruiĝo en 2005)
  • kolorfabriko Farbenfabrik zu Neuwerk bei Oelze (fermo en 1990 kaj poste malkonstruiĝo)
  • eksa Hotelo Kieslerstein, la posta Popoldomo kun gastejo, trinkejo kaj du salonegoj; ĝi malkonstruitis en 2015; maluzo ekde 1990 kaj kadukiĝo post privatigo; malapero de la plej granda kultura institucio en la tuta komunumo kie okazis i.a. Karnevalo en la Schwarza-valo kaj multaj porturistaĵoj
  • Gastejo Zum Rosenbaum – sidejo de la civitanardefendantoj de 1848; poste loĝejo kaj aĉethalo post la Turniĝo; apudas nun ŝparkaso
  • iama someraj ĝardeno kaj pavilono de la familio Hertwig; dum GDR-temo ĝis la komenco de la 1970aj jaroj Domo de la junaj pioniroj; pli malfrue kadukiĝo intencata
  • Hertwig-vilao de iamaj fabrikestroj; post 1945 utiligo kiel loĝejo, post 1990 maluzo; malkonstruo necesis en 2011.
  • abio Königstanne, iam la plej granda kaj impona abio de tuta Germanujo kun alteco de 44 metroj kaj ĉepieda grando de 8,75 metroj; ĝi terenfalis en septembro 1947 dum ventego
la komunuma administrejo
loka kirko


  1. Herbert Kühnert, Rudolf Ruhe: Die geschichtliche Entwicklung der Landkreise Rudolstadt und Neuhaus a. R. En: Rudolstädter Heimathefte. Bd. 2, Heft 3/4, 1956, ISSN 0485-5884, p. 90–101.
  2. Thüringer Staatsarchiv Rudolstadt, Kanzlei Rudolstadt, Nr. E XI Nr. 87, Privilegiricevo pri fabrikstarigo.
  3. Otto Dobenecker: Regesta diplomatica necnon epistolaria historiae Thuringiae. Band 3: (1228–1266). Gustav Fischer, Jena 1925, p. 17, Nr. 81.
  4. Herbert Kühnert: Flurnamen des Oberen Schwarzagebietes im Jahre 1366. En: Schwarzburgbote. Nr. 2, 24.1.1930, ZDB 1448344-0.
  5. Paul Liebmann: Die Geschichte des Jagdhauses auf dem Wurzelberg. En: Thüringer Monatsblätter. Jg. 22, Nr. 4, 1914, ZDB-ID 527359-6, p. 75–80.