Preĝejo Sankta Miĥaelo (Katzhütte)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katzhütte, Kirko Sankta Miĥaelo

La Preĝejo Sankta Miĥaelo (germane: Michaeliskirche) estas luterana preĝejo en Katzhütte, Germanujo, kies komunumo apartenas al la paroĥo Oberhain en la eklezidistrikto Rudolstadt-Saalfeld de Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.[1] Donacis la baroke novkonstruitan kirkon la fabrikestro Johann Wolfgang Hammann.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La deklive staranta, masiva halokirko kun uesta tegmentoturo konstruigitis inter 1754 kaj 1756 en modesta kampula baroko anstataŭ antaŭreformacia kapelo aŭ eĉ kirko. Partoj de la pli malnova ejo reutiligitis ekde 1753. La longa navo havas ardezan mansardtegmenton. La turo havas spajron sur kiu kuŝas lanterno. La portalon oni atingas tra alikonstruitaĵo. Apudkirke estas ligna kampanileto.

La interno havas duetaĝajn galerion. Ĝin transkovras ligna ebena plafono. La ambonaltaro ela la mezo de la 18-a jarcento kreitis fare de Johann Jeremias Daniel el Leutenberg. Ĝin dekoracias rokajlaĵo, ĉiroj kaj laŭraj branĉetoj. Dekstre de la altaro estas sonorilo kiun muldis en 1815 en Katzhütte mem Adolf Erdmann en la feruzino okaze de la edziĝo de Gotthelf Christian Friedrich Greiner. Kiam la martelo de tiu unikaĵo rompiĝis ĝi elprenitis. Tamen ĝi ne fandiĝis sed pendigitis en ligna konstruaĵo kiu staras dekstre de la altaro.[2] La baptujo estas de 1742.

La orgenfasado estas kun stilaj karakterizoj rokokaj. La orgeno kun 17 registroj sur du klavaroj kaj pedalo konstruitis en 1757 fare de Johann Michael Wagner el Schmiedefeld am Rennsteig.[3][4]

Restaŭritis la kirko en 1803 kaj 1986.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

50.5517411.054202