Bierfarejo de Watzdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bierfarejo de Watzdorf
bierfarejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Lando Germanio
vdr
fabriko kun kaldronejo kaj maŝinohalo
emblemo

Watzdorfer Traditions- & Spezialitätenbrauerei estas bierfarejo en la uesta urbokvartalo Watzdorf de Bad Blankenburg en Germanujo. Estras ĝin Gerhard Rögner kaj Tobias Rögner. La ejo figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dokumento atestas ke jam en 1411 la senjoroj de Watzdorf havis rajton pri bierfaro kaj -elverŝo. La sekvintajn jarcentojn estas en tiu ĉi regiono multaj etaj bierfarejoj kies produktoj nur en freŝa stato konsumeblis. Vendado de ĝi do apenaŭ lukris. Nur en 1893 fonditis la entrepreno Watzdorfer Exportbrauerei Funke & Hennrich kiu modernigis la farometodojn kaj sukcesis en eksterkomunuma vendado. Ĝin transprenis en 1913 Produktionsgesellschaft Thüringen GmbH Rudolstadt. Nomo nova estis Brauerei Watzdorf (srl). Unua afergvidanto estis la politikisto Emil Hartmann. Ĝis la potencakiro de la nazioj la bierfarkvanto atingis ne tute 25 miloj da hektolitroj.

En Naziisma Germanio la konsumkooperative organizita fabriko metitis sub ŝtata kontrolo. En 1942 ĝi enkorpigitis al Gemeinschaftswerk der deutschen Arbeitsfront (srl). Mallonge malantaŭ militofino ĝi nove fonditis sub la nomo Konsumbrauerei Watzdorf.

En la 1970-aj jaroj la biera produktadokvanto estis de pli ol 100 miloj da hektolitroj. En 1989, kiam estis Turniĝo, produktitis (kun limonadoj) ne tute 185.000 hektolitroj. Post du fiaskintaj privatiĝoj sukcesis en 1998 nova fondiĝo.

Ofertaro[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la gamo ampleksas la jenajn specojn: Pilsner Bier, Helles, Schwarzbier, Bockbier kaj Weizenbier. Tipas por la watzdorf-anoj enboteligo en ujojn laŭ steinie-formo (0,33 litroj) sen kronfermiloj sed kun mane facile forprenigeblaj deŝirfermiloj. Ĉeestas ankaŭ biermuzeo kun interesaj rondgvidadoj kaj bierprovaranĝoj kaj speciala vendejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]