Handelshof (Gera)
Handelshof | |||
---|---|---|---|
Handelshof | |||
konstruaĵo | |||
Estiĝo | 29-a de aŭgusto 1928 | ||
Malfermo | 11-a de oktobro 1929 | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Gera | ||
Situanta sur | Schloßstraße | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 52′ 43″ N, 12° 4′ 49″ O (mapo)50.87858112.08037Koordinatoj: 50° 52′ 43″ N, 12° 4′ 49″ O (mapo) | ||
| |||
Handelshof (laŭvorte: Komerca korto) estis la unua turdomego en Gera, Germanio, Schloßstraße nr 11. Hodiaŭ ĝi gastigas filion de la banko Sparkasse.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi konstruitis en 1928/29 laŭ la plano de la berlina arkitekto Hans Brandt. La duala komplekso kun domina deketaĝa turo (kun alteco de 34 metroj) en angulo kaj ilumineblaj modernaj turhorloĝoj estis mejloŝtono en la pli proksima arkitekturhistorio de la urbo Gera. La unuforma, relative modesta fasado kaj la vitra solvo por la du unuaj teretaĝoj atestas novan guston, kiun influis la movado de Socia realismo.
Oni konstruis la Komercan korton ne nur per modernaj konstrumaterialoj sed ekipigis ĝin ankaŭ per modernaj teknikaĵoj, ekz. la unua paternosterlifto en la urbo.
Iam la konstruaĵo estis la sidejo de la Urba spxarkaso kaj de la komerca administracio de la urbaj entreprenoj. Inter 1952 kaj 1990 estis surloke kelkaj burooj de la Konsilantaro de la GDR-Distrikto Gera. Ekde 1992 la banko Sparkasse Gera-Greiz ĉefuzanto estas. La lastpasinta restaŭrado de la monumentprotektita ejo okazis en 2010.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 92-93