Kastelo Tinz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Tinz

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 54′ 15″ N, 12° 4′ 10″ O (mapo)50.904112.0695Koordinatoj: 50° 54′ 15″ N, 12° 4′ 10″ O (mapo)
Kastelo Tinz (Turingio)
Kastelo Tinz (Turingio)
DEC
Kastelo Tinz
Kastelo Tinz
Situo de Kastelo Tinz
Kastelo Tinz (Germanio)
Kastelo Tinz (Germanio)
DEC
Kastelo Tinz
Kastelo Tinz
Situo de Kastelo Tinz
Map
Konstruita 1745
vdr
Kastelo Tinz (2019)
Horizontala projekciaĵo, 1808
Blazonoj Bavario kaj Reuß kaj nomo de la konstrukomisiinto Henriko la 25-a ĉe la suda fasado

Kastelo Tinz (germane Schloss Tinz) estas kastelo konstruita en la jaroj intr 1745 kaj 1748 laŭ stilo de baroko en la urbokvartalo Tinz de Gera, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La meto de la fundamenta ŝtono por la Tinz-kastelo fariĝis en 1745 en loko de mezepoka akvokastelo.[1] aŭ de al la ĉambra bieno Tinz aparteninta senjora domo.[2]. Komisiitis pri la planado kaj konstruobservado de tiu ĉi plezurkastelo kaj somera rezidejo de la Reuß-oj el la pli juna linio Gerardo Hoffmann.

Grafo Henriko la 25-a mortis antaŭ la finiĝo kastelkonstrua; lia filo, grafo Henriko la 30-a (Reuß-Gera) kaj samtempe la lasta reganto en Gera aranĝigis ekde 1750 okcidente de la baroka tuto parkon ampleksegan kun akvaĵoj, ĝardenajoj kaj ermitejo. Sekve la Reuß-oj uzis ĝin somere kaj kiel vidvinan palacon; la lasta loĝanto estis grafino Luise Christiane von Birkenfeld-Gelnhausen (1748–1829), la vidvino de Henriko la 30-a. Post ŝia forpaso en 1829 la kastelo enloĝitis nur malofte sed anstataŭe uzitis soldatare. Dum la Francia-Prusia Milito 1870/71 ĝi estis prizono por 204 francaj soldatoj. Je la komenco de la Unua mondmilito, ekde decembro 1914, estis ene lazareto kaj ripozumejo por soldatoj.[3]. Post la abdiko de la Reuß-oj fare de Henriko la 28-a en la 10.11.1918 la du grafujo kunfandiĝis je la Popolŝtato Reuß; la novaj aŭtoritatoj ekposedis Kastelon Tinz kun ĉiuj bienoj, parko kaj fazanejo.

En la 8.3.1920 enkastele, laŭ iniciato de maldekstruloj (politikistoj, sindikatuloj), oni decidis la starigon de socialisma popolaltlernejo.[4] Dum kvinmonataj kursoj politike engaĝiĝontaj junuloj konfrontiĝu sisteme al la socialismaj mondo-kaj kulturokonceptoj; oni tie instruis al ili i.a. ekonomion, sociologion, historion, laboran juron, sindikatismom, arton kaj literaturon. Surloke docentis multaj famuloj el la kampo de porlaborista (plu)klerigo, kiel ekz. Alfred Braunthal, Ernst Fraenkel, Georg Engelbert Graf, Karl Korsch, Anna Siemsen kaj Otto Suhr.[5] Post la potencakiro de la nazioj la lernejo fermitis en marto 1933; ĝis tiam partoprenis kursojn ĉ. 1350 personoj. Poste ĝi servis kiel domo de la Regna Laborservo kaj dummilite kiel soldathospitalo. Ekde la 15.1.1947 la Socialista Unueca Partio de Germanio uzis la domaron por kursoj kaj kiel distrikta partilernejo.

La geomtrie ĉirkaŭintaj akvofosoj kaj pontkonstruaĵoj bedaŭrinde surŝutitis en 1975 per ŝlako. Inter la 15.1.1996 kaj aprilo 2010 gastis provizore surloke la Landa tribunalo de Gera antaŭ translokiĝo en la novan justiccentron. En julio 2013 ekis la restaŭrado enaj kaj malenaj. Ĝis somero 2017 planitis la tiea aranĝo de seminariejoj, burooj kaj biblioteko por la DHGE-Altlernejo Gera-Eisenach.

Plano de la kastelo, fino de la 18-a jarcento

.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La kastelo konstruitis sur rektangula projekciaĵo horizontala kiel trietaĝa, ununava tuto kun mansarda groptegmento. Kiel materialon oni uzis ŝajne krom sabloŝtono el la ŝtonrompejo de Falka ankaŭ brikojn de la kaduka burgruino sur la Langenberg-monto. La nonaksa suda fasado kun triaksa kolonego meza donas al la kastelo impreson klasikisman. La iomete el la fasado fuĝantaj kolonegoj krome pliefikigitis per paraj pilastroj ĉe la ekstero. Supre de la duala portalo balkonoj kaj francaj fenestromalfermaĵoj en la unua etaĝo karakterizas la sudan fasadon en la direkto de la kastela korto. Meze legeblas ĉe la balkonpordo latinlingve "HENRICVS XXV. SENIOR ME SIBI ATQVE POSTERIS AEDIFICAVIT" (Henriko la 25-a faris min por si kaj la estontuloj.) Inter balkonpordo kaj tegemnta zono oni havas blazonojn: la bavara indikas la originon de la dua edzino de Henriko la 25-a, Sophie Marie. Ĉirkaŭ la bovokkulo sudfasada grimas bele ornamaĵoj.

Malantaŭ la enirejo estas teretaĝe la vestiblo, kiun apudas la ŝtuparo norda. En la bele volbitaj salonoj flanke de la ŝtuparo troviĝis iam deponejo kaj kuirejo. Sekvas la teretaĝon la pli impresa, reprezentad-taŭga unua etaĝo. Ankaŭ splendas ene festa salono akurate supre de la vestiblo kun galerio alirebla disde la dua supra etaĝo. Certe estis tie iam ankaŭ plafona pentraĵoj kiu bedaŭrinde ne konserviĝis. Ĉiuj ĉambroj apud la festsalonego havas stukaĵojn, inter kiuj la norduesta angula estas la plej linda. En la dua supra etaĝo estis la loĝejo grafa kaj en la mansardo gastoĉambroj kaj la ĉambroj por la servistaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anja Löffler: Tinz in Gera – Ein vergessenes Schloss in Ostthüringen. In: Burgen und Schlösser in Thüringen, Jahresschrift der Landesgruppe Thüringen der Deutschen Burgenvereinigung e.V., Jena 1998.
  • Klaus Brodale, Heidrun Friedemann: Das war das 20. Jahrhundert in Gera. Wartberg, Gudensberg-Gleichen 2002, ISBN 3-831-31273-7.
  • Erhard Lemm, Angelika und Frank Schenke: Gera: Stadt in Thüringen. Lemm, Gera 2008, ISBN 978-3-931635-45-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Tinz en la germana Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anja Löffler: Kulturdenkmale in Thüringen – Band 3: Stadt Gera, Thüringisches Landesamt für Denkmalpflege, 2007, p. 503
  2. Anja Löffler: Tinz in Gera – Ein vergessenes Schloss in Ostthüringen, Jena 1998, p. 86
  3. F. Roth: Die Heimvolkshochschule Tinz, 1930
  4. Josef Olbrich: Geschichte der Erwachsenenbildung in Deutschland. VS, 2001, ISBN 3-8100-3349-9, p. 183.
  5. Heinrich Eppe, Ulrich Herrmann: Sozialistische Jugend im 20. Jahrhundert. Juventa, 2008, ISBN 978-3-7799-1136-4, p. 99.
50.90405555555612.069472222222