Kavalirbieno Kaimberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo en Kaimberg

La Kavalirbieno Kaimberg (germane: Rittergut Kaimberg) estas nuntempe urbokvartalo de Gera, Germanujo. Antaŭ longa tempo ĝi estis antaŭposteno ĉe la urba limo por protekti kaj provizi la enloĝantaron. Temis pri spirita, eklezia kaj ekonomia centro; la filia kirko estiĝis verŝajne en la 15-a jarcento. La malfrugotika preĝejo kaŝas sin malantaŭ la arboj de la tombejo kaj iama parko. La interno kirka novigitis en la jaro 1753-a.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kaimberg estis parlamentpartopren-rajta kavalirbieno. Apartenis al la bieno ankaŭ la juĝadpotenco pri Kaimberg, arbaro en Gorlitzsch, du domoj en Collis kaj la saksiaj-altenburgiaj komunujo Thränitz kaj Grobsdorf (je duono). La supera tribunaleco venis en 1836 al la ŝtato, dume la malsupra tribunaleco restis ĝis la 1.1.1855.

Iama ĉefloko estis Pforten, antaŭ ol ĉ. la jaro 1500 ekprenis la rolon Kaimberg: sekve ankaŭ la senjoroj kaimberg-aj juĝistis pri la najbaraj vilaĝoj (ĝis 1850 respektive 1852). Ekzistas ankoraŭ procesaktoj pri la sangega murdo de la paŝtista edzino Kraft el Kaimberg, kiun mortigis en 1748 la edzo. Post la kondamnio malkonstruitis ankaŭ la ŝafistejo de Kaimberg laŭ ordono de la ĉefakuzinto por forigi la krimlokon kruelan.

Posedis la kavalirbienon la familioj de Kaym, de Koppy kaj ekde la fino de la 16a jarcento, de Ende. La konekso kun la Kavalirbieno Pforten malekligitis en 1662 okaze de la heredaĵdivido. Ekde 1753 la tuto apartenis al la familio de Zienhierd kaj en 1766 aĉetis ĝin Heinrich Friedrich von Kutzschenbach por la sumo de 30.625 taleroj. En 1868 akiris la altenburga komercisto Theodor Schmidt la beinon fare el la manoj de Bernhard von Kutzschenbach; poste estis la posedanto la bofilo kaj kolonelo Baumbach. Ekde 1917 la fabrikestro Robert Todt proprietis.[1]

Situo[redakti | redakti fonton]

La menciita kavalirbieno troviĝas en la Gessenbach-valo en la (nuntempa) sudorienta eraro de Gera proksime de la limo al Kauern. Ĝis 1852 regnis sur la bieno kun situo supre de la vilaĝo la senjoroj de Kaimberg kiujn posteulis diversaj aliaj personoj. Post 1946 la ĉirkaŭaĵoj malurbaj ofertitis al la evolupremado de la urbo Gera.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rudolf Diezel: Übersicht über die Bestände des Landesarchivs Greiz, 1963, p. 119
  2. [1]
50.84738412.11847