Hiena kaverno de Lindenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memortabulo ĉe la domo de Pfortener Straße 18; ĝi indikas la ekziston de la kaverno ĝis la 1876-a jaro

La Hiena kaverno de Lindenthal (germane: Lindenthaler Hyänenhöhle) estis kaverno setlita antaŭ holoceno sur la nuna urba teritorio de Gera, Germanujo. Ĝin oni trovis en 1874 en ŝtonrompejo; mallonge poste ĝi estis forigita.

La elfosadojn surlokajn estris Karl Theodor Liebe. Ene kaj antaŭ la kaverno oni trafis restojn de sovaĝaj ĉevaloj, makulhienoj, prarinoceroj, sed ankaŭ de kavernaj ursoj, kavernaj leonoj, mamutoj, uroj kaj boacoj.

La nomon portis la kaverno pro la kvartalo Lindenthal kaj la fakto ke ĉiuj bestoostoj havis ronĝo-spurojn de hienoj. En la urba muzeo de Gera plu klarigatas ĉi-prie.

Memortabulo en la strato Pfortener Straße memorigas onin pri tio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]