Liebig-ĝardendomo (Gera)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Liebig-ĝardendomo, Gera

La Liebig-ĝardendomo (germane: Liebigsches Gartenwohnhaus) troviĝas en Gera, Germanio, Amthorstraße nr 4. Ĝi estas la ununura baroka ĝardena loĝdomo en Gera kiu konserviĝis origine ne forbrulinte en la fajrego de 1780.

Historio[redakti | redakti fonton]

La limoj de la ĝardeno, en kies centro troviĝas la masiva ejo, bone videblas ankoraŭ hodiaŭ. La domo konstruitis por doktoro Liebig en 1740. Sed ĝi famiĝis kiam Eduard Amthor translokigis la superan Komercan lernejon el la urbocentro tien ĉi, en la jaro 1861.

La jam en 1849 en Hildburghausen fondita Komerca lernejo estis unu el la plej modernaj metilernigantaj institucioj kun internacia lernantaro (en 1895 frekventis ĝin 197 lernantoj). Amthor (1820-82) estis ne nur elstara pedagogo sed ankaŭ sukcesa verkisto kaj eldonisto kiu kunlaboris ankaŭ en la farado de la enciklopedio Meyers Konversations-Lexikon de Joseph Meyer. Krome Amthor estis fanatika alpisto. Tre vaste disvastiĝis la de li publikigita Popola maparo.

La lernejo venis en 1854 al Gera gastonte unue en ejo ĉe Kornmarkt kaj poste en Ritter-strateto. La Komerca nehumanisma lernejo (Handelsrealschule) - tio estis ĝia posta nomo - ekzistis surloke en Amthor-strato de 1861 ĝis 1925 transloĝiĝinte en 1889/90 en novan ejon ĉe la norda flanko de la iama ĝardena parcelo rekte tie.

La urbo transprenis la estron en 1912; lernejo komerca ekzistis eĉ ĝis 1954. Je la datreveno 50-a lernejfonda (en 1904) nomitis la strato honore por Amthor. En 2000/01 la tuta komplekso restaŭritis. Faritis novaranĝo de la ĝardeno laŭ malnovaj planoj kaj la domo mem nuntempe metie uzatas.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 99

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]