Kurt Günther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Günther
Persona informo
Naskonomo Curt Georg Paul Günther
Naskiĝo 1-an de decembro 1893 (1893-12-01)
en Gera
Morto 12-an de februaro 1955 (1955-02-12) (61-jaraĝa)
en Stadtroda
Tombo Ostfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Curt Georg Paul GÜNTHER (naskiĝinta la 1-an de decembro 1893 en Gera, mortinta la 12-an de februaro 1955 en Stadtroda) estis germana pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de presisto li frekventis al gimnazion kaj ekstudis en 1913 en Dresdeno ĉe la artmetia lernejo kie li renkontis la samurbanon Otto Dix kaj Otto Griebel. En 1914 li devis eksoldati ĉe la aerarmeo de kie li estis maldungigita en 1917 pro tuberkulozo. La malsanon li provis kuraci en Davos kie li renkontis Ernst Ludwig Kirchner.

Reveninte en 1919 Dresdenon li daŭrigis la studojn apartenante al la pentradoklaso de Richard Müller. Günther entreprenis artistajn eksperimentojn je ekspresionismo, dadaismo kaj verismo anante al la dresdena grupo de dadaismo. Tiutempe li kunlaboris kun Otto Dix kaj ambaŭ rajtis uzi la atelieron de la kunstudentino Viola Schulhoff, fratino de la komponisto Erwin Schulhoff. Kaj Günther kaj Schulhoff sukuris mone al Dix. Atestilo estas la nur fotografie konserviĝinta verko Boxkampf, sur kiu videblas Dix, Schulhoff kaj aliaj. En 1922 li nuptis Viola kaj ambaŭ transloĝiĝis al Bad Reichenhall. Post divorco li reiris al Gera; provoj relabori sukcese Dresdene fiaskis.

En Gera li baldaŭ akceptiĝis fare de intelektuloj kaj artistoj. Kun la pejzaĝistoj Hermann Paschold, Alexander Wolfgang kaj Paul Neidhardt, la geologo Rudolf Hundt kaj aliaj li fondis la malfrudadaisman societon pro pro bru (produktive-prominente-brummochsen). Lia ĉefa pentrado-speco estis la portretoj (kiel antaŭe jam en Bad Reichenhall); kromis verismaj bildigoj de virina erotiko.

En 1928 okazis ĉe Nierendorf-galerio en Berlin ekspozicio kun verkoj de li kiun peris Franz Roh kiu ankaŭ verkis al antaŭparolojn por la ekspozicikatalogo kaj publikigis etan libron titole Der Maler Kurt Günther. Erich Knauf dediĉis al li grandan ĉapitron en sia libro Empörung und Gestaltung.

De 1929 ĝis 1931 Günther troviĝis en Franclando farante i.a. nudecojn ĉe Académie de la Grande Chaumière. Reestante en Gera li kaŭzis skandalon per bildo de blonda knabino en la brakoj de nigrulo ĵazmuzikista kiu spekteblas en vitrino. La aŭtoritatoj ordonis ties forigon. Post dua geedzeco li transloĝigis en 1932 al la najbara vilaĝo Kaltenborn (Kraftsdorf) kie li estis akirinta propran domon. En 1934 li akceptis hejme Erich Knauf, kiu ĵus estis liberigita el prizono, kaj plurfoje portretis lin. Post la potencakiro de la nazioj li alfrontis policajn raziojn en sia domo kaj malpermeson prezentiĝi ĉe ekspozicioj (de 1934). En 1937 la nazioj konfiskis, dum agadoj rilataj al degeneriĝinta arto, dek unu verkojn de Günther el la urba muzeo de Gera. Poste la artaĵoj estis detruitaj.[1]

La jarojn de intencita publika retiriĝo kaj la naskiĝo de la unua filino (1934) li pasigis per la faro de infanaj portetroj, de 1936 per kamparanaj portretoj kaj de 1940 per pejzaĝartoj. En 1944 li devis ekaktivi ĉe Volkssturm.

Post la fino de la Dua mondmilito li estis bazlerneja kaj popolaltlerneja instruisto en Gera kaj en 1946 li ricevis la titolon de profesoro. En 1946/47 li partoprenis ekspozicion Lepsike ĉe Museum der bildenden Künste kiu nomiĝis Mitteldeutsche Kunst per la krajonaĵo Am Tag der Geburt[2] kaj en 1948 spekteblis eĉ dek tri verkoj de li en Gera inter la eksponitaro de Junge Kunst – Werke Geraer Künstler.[3]

Dum la lastaj vivojaroj li suferis malsanojn kaj depresiojn. Pli kaj pli ekgravis la pejzaĝpentrado kaj Günther tre okupiĝis pri la tekniko alla prima ene de la oleo-pentrado. Hodiaŭ troviĝas verkoj liaj i.a. ĉe Oranĝerio de Gera, Muzeo Lindenaŭ kaj ĉe Nacia Galerio (Berlino).

Verkoj konfiskitaj en 1937 pro laudira degenereco[redakti | redakti fonton]

  • Alt und jung (akvarelo)
  • Akt Paris (akvarelo)
  • Der Architekt (akvarelo)
  • Weibliches Porträt (akvarelo)
  • Sitzendes Mädchen (akvarelo)
  • Weibliches Porträt mit Hut (akvarelo)
  • Orchis Eva (akvarelo)
  • Ludmilla (tabulbildo)
  • Tümmelberg (tabulbildo)
  • Der Tenor (tabulbildo)
  • Zoizanolli (tabulbildo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Claus Baumann: Kurt Günther. Henschel, Berlin 1977.
  • Roland März k. a.: Kunst in Deutschland 1905–1937: Gemälde und Skulpturen aus der Sammlung der Nationalgalerie. Staatliche Museen zu Berlin, 1992, p. 152.
  • Holger Peter Saupe: Kurt Günther 1893–1955. Zum 100. Geburtstag. Katalog zur Ausstellung der Kunstgalerie Gera. Gera 1993
  • „Der Radionist“. Ĉe: Hermann Glaser: Kleine Kulturgeschichte Deutschlands im 20. Jahrhundert. C. H. Beck, München 2002, ISBN 978-3-406-47620-4, p. 130. Biografio de Kurt Möller ĉe: Reinhold Reith, Dorothea Schmidt: Kleine Betriebe, angepasste Technologie? Waxmann Verlag, 2002, ISBN 978-3-8309-1176-0, p. 130
  • Moritz Wullen: Kunst der Weimarer Republik: Meisterwerke der Nationalgalerie Berlin. DuMont, 2004, ISBN 978-3-8321-7499-6, p. 84.
  • Günther, Kurt. Ĉee: Dietmar Eisold (eld.): Lexikon Künstler der DDR. Verlag Neues Leben, Berlin, 2010, p. 296-297
  • Birgit Dalbajewa (eld.): Kurt Günther (=Neue Sachlichkeit in Dresden), Sandstein Verlag, Dresden 2011, ISBN 978-3-942422-57-4, p. 227-229

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. dataro pri al konfiskitaj verkoj, Forschungsstelle "Entartete Kunst", FU Berlin
  2. Digitale Sammlungen: Mitteldeutsche Kunst (slub-dresden.de)
  3. [1]