Thilo Schoder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Loĝejoj Altensteiner Straße en Ruhla.

Karl Wilhelm Thilo SCHODER (naskiĝinta la 12-an de februaro 1888 en Vajmaro, mortinta la 8-an de julio 1979 en Kristiansand / provinco Vest-Agder) estis germana arkitekto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schoder estis la plej maljuna el kvin gefratoj. Lia fratino, la operkantistino Marie Gutheil-Schoder, ege influis lin per sia muzikemo kaj peris lin, post la abiturienta ekzameno, al la en Vajmaro laboranta belga arkitekto Henry Van de Velde. Li faris Schoder privata lernanto. Ekde 1907 Schoder studis internan arkitekturon ĉe la de Van de Velde gvidata Artmetilernejo vajmara, la antaŭula institucio de Bauhaus. Post diplomiĝo en 1911 Schoder frekventis asistante ĉe la lernejo Baugewerkeschule ĉe Paul Klopfer kaj iris poste al Vieno, kie li povis loĝi ĉe la fratino, kiu deĵoradis en la aŭstra ĉefurbo. Li faris staĝon ĉe la desegnisto Josef Hoffmann kaj laboris en la moda sekcio de la Vienaj Atelieroj. Tamen li ne enradikiĝis en Vieno kaj havis nur etajn mendojn komisiitajn fare de la amikara rondo de la fratino. Pro tio li revenis en 1912 Vajmaron, por labori en la privata ateliero de Van de Velde. Krome li plenumis diversajn privatajn mendojn, i.a. la konstruon de somera domo por la fratino. Post la eksplodo de la Unua mondmilito lia belga instruisto fermis la atelieron reironte al Belgio. Tiam ankaŭ la laborado de Schoder por li finiĝis.

Agadoj fruktodonegaj en Gera[redakti | redakti fonton]

Schoder pliintensigis siajn artmetiaĵojn (korbaj mebloj, tekstilaj laboraĵoj, librokovriloj) laborante ekde 1915 por certa berlina batiko-ateliero, kiu liveris ŝtofojn i.a. por la lampofabriko Golde de Gera. Ekde 1916 Schoder iĝis artista konsilanto por tiu ĉi firmao kaj transloĝiĝis al Gera. Per multaj dezajnoj kaj la konstruo de aŭtokaroserifabriko Schoder sukcesis realigi la unuigon de artistaj kaj industriaj temoj. Tion ĉi la en 1907 fondita movado Deutscher Werkbund proklamis imitanda idealo. Mallonga interrompo de la deĵoro estis kaŭzita per soldatodevo ekde septembro 1917 ĝis la militofino. Post la Unua mondmilito Schoder povis sin instali en la industrioza urbo Gera kaj laboris paralele al industriaĵoj ankaŭ en la kampo de artmetiaĵoj. Por li validis la diro ke konstruaĵoj devus esti kompletaj artaĵoj. Krome li engaĝiĝis ankaŭ kulturpolitike kaj iĝis membro de la Artsocieto de Gera modernigante la lokan kulturon.

Krom unufamiliaj domoj por burĝaj mezklasanoj ekde la mezo de la 1920-aj jaroj pliekgravis la konstruo de loĝdomoj: al tio Schoder koncentriĝis nun neglektante pli kaj pli artan metiadon. La loĝdomoj en Hermsdorf, la unua tiaĵo de Schoder, transregione admiritis kaj konsideratis modelo de moderntempa etloĝejkonstruado. Post tio sekvis multaj mendoj similaj en Orienta Turingio. Schoder iĝis la plej grava arkitekto pri moderna konstruado en la regiono, pro ke la domoj iel transiris la nuran funkcion brilante ĉiam ankaŭ per interesaj formoj. Ornamajn kvalitojn Schoder gajnis el konstruaĵstrukturojn kaj el konstrumaterialojn, speciale el brikŝtonoj. Ties ecojn ŝatis cetere ankaŭ aliaj arkitektoj kiel Martin Elsaesser, Karl SchneiderAlfred Fischer. De la Granda Depresio Schoder ege tuŝitis, ĉar liaj taskoj estis mende kaj regione ege restriktitaj. Novaj komisioj je la komenco de la 1930-a jaroj mankis. Kandidatis li por la estrado de la Altlernejo pri metio kaj konstruarto en Vajmaro postsekvonte Otto Bartning; sed pro la nacisocialisma influo en Turingio (jam antaŭ 1933!) Schoder malsukcesis. Anstataŭ li vokitis Paul Schultze-Naumburg. En marto 1932 Schoder fermis la buroon en Gera kaj elmigris al Norvegio, la patrujo de la dua edzino Bergljot Schoder.

Agadoj en Norvegujo[redakti | redakti fonton]

Unue li verkis nur artikolojn kaj faris prelegojn, ekz. pri la pentristo Edvard Munch. Laborpermeson de arkitekto, kiu ebligis la malfermon de arkitekturan buroon en Kristiansand, li ricevis en 1936. La espero reveni al Germanlando evidentiĝis vana pro la definitiva potencakiro de la nazioj, tial ke li iĝis norvega ŝtatano en la 1938-a jaro. En la nova patrujo Sørlandet Schoder aktivadis ekde 1936 por pligrandigi la novan loĝdoman teritorion "Hannevik Terrassen". Por tio li faris la ĝeneralan planon konstruante kelkajn domojn modelajn. Tiam lia arkitekturo estis sintezo de tendencoj de la moderna internacia stilo kiel ankaŭ de tradiciaj norvegaj lignaj konstrustiloj. Li ankaŭ substrekis la horizontan konstruon ĉe unufamilaj domoj per grandaj balkonoj kaj tegmentoj. La klopodoj pli partopreni la norvegan arkitekturan medion frakasitis post la okupo de la lando fare de Wehrmacht en 1940. Tiam li ankaŭ arestitis pro kelkaj malbonaj eldiraj koncerne la germanan politikon. Post la liberigo oni devigis lin kunlabori en planadoj por la germana armeo. Post 1945 Schoder sukcese rehabilitiĝis kaj aliĝis al la norvega Ĉambro de la arkitektoj. Danke al la faro de multaj loĝadaj kaj komercaj domoj li iĝis unu el la pintaj arkitektoj de Suda Norvegio kaj iĝis pioniro de la t.n. "Sørlands-modernismo". La moderna arkitekturo de tiu ĉi regiono iĝis modela por la resto de la lando. Nur je la komenciĝo de la 1960-aj jaroj Schoder retiriĝis kaj lia filo Bjørn transprenis la buroon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

En liaj konstruaĵoj, per kiuj Schoder helpis akcepti la idealojn de moderna arkitekturo, manifestiĝis lia volego senkondiĉa krei kompletajn artaĵojn dum arkitektado. Malgraŭ necesa raciismo evoluigu la arkitektoj pluse ĉiam ankaŭ memstaran estetikon. Kvankam la agadokampoj de Schoder limiĝis al regionoj en Germanlando respektive Norvegujo, li iĝis fama en tuta Eŭropo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Loĝdomo Willy Schoder en Frankfurt/Main, 1934/35
  • Fabriketendigo Alfred Teves GmbH en Frankfurt/Main, 1934
  • Vilao-etendigo Erich Weber en Gera, 1935/36
  • Wergelandsveien 22 und 22a, 1936/37
  • Hannevik-teraso en Kristiansand, 1936/1939
  • Vilao Schiøtz en Kristiansand, 1937
  • Hannevik Terrasse 8 en Kristiansand, 1937
  • Palle Rosenkrantzgate 22 en Kristiansand, 1937
  • Grønntofts hjørne en Kristiansand, 1937
  • Hannevik terrasse 11 en Kristiansand, 1938
  • Flaten 16 apud Lund, 1938
  • Loshavn en Farsund, 1938/39
  • Oddernesveien 30/38 apud Lund, 1938/39
  • Skippergate 55/57 en Kristiansand, 1938/39
  • Henrik Wergelandsgate 1 en Kristiansand, Østre Strandgate 41 en Kristiansand, 1938-40
  • Kongensgate 30 en Kristiansand, 1939/40
  • Arenfeldtsvei 2 apud Lund/Kristiansand, 1940
  • Avenyen Isbar en Kristiansand, 1946

Fonto[redakti | redakti fonton]

Biografio fare de Jan Lubitz ĉe architekten-portraits.de. Laboris multe pri Schoder ankaŭ s-ino Ulrike Lorenz.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich de Fries: Neue Werkkunst. Thilo Schoder Berlin 1929
  • Markus Jager: Thilo Schoder 1888 - 1979 In: Bauwelt Heft 38/1997, S. 2134-2135
  • Ulrike Lorenz: Neues Bauen in Thüringen: Thilo Schoder In: Der Architekt Heft 6/2000, S. 44-47
  • Ulrike Rüdiger: Thilo Schoder (1888 - 1979) In: Bauwelt Heft 10/1989, S. 377-378
  • Ulrike Rüdiger: Thilo Schoder. Architektur und Design 1888 - 1979 Jena 1997
  • Ulrike Rüdiger: Thilo Schoder. Leben und Werk in Deutschland Jena 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]