Nicolaus de Smit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
rekonstruita tomboslabo de Smit ĉe la uesta vando de la Triunuo-kirko

Nicolaus de SMIT (naskiĝinta la 5-an de novembro 1541 en Tournai, mortinta la 7-an de marto 1623 en Gera) estis tekstilfabrikanto, tukfaristo kaj komercisto el Hispana Nederlando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De Smit jam komercistis kaj fabrikantistis kiam li fuĝis en 1585, pro la enmarŝo de hispanaj trupoj sub la gvidado de la Duko de Alba, de Tournai al Bruselo. Alba postulis ke la reformitaj - inter ili ankaŭ la kalvinano de Smit - fariĝu katolikoj. Tion li ne volis akcepti kaj forlasis la patrujon.

Komence de Smit aktivis en Lepsiko.[1] kaj trafis en 1594 ĉe la Lepsika foiro (tien la tukfarantoj de Gera jam ekde 1436 regule venis![2] la tiam 16-jaraĝan Balduin Conrad. Lin de Smit kunprenis al Gera por ebligi al li trejniĝon kaj poste dungis. Conrad pli malfrue iĝis unu el la plej grandaj tukuloj de Gera. kaj estis itner 1638 kaj 1649 ankaŭ urbestro de Gera.[3]

Henriko la 2-a ricevante en 1595 la industriulon Nicolaus de Smit; verko de Heinrich Kirchgeorg, 1892

En 1595 de Smit estis veninta li al Gera kie suvereno Henriko permesis al la kalvinanoj eksetli. Kontraŭ la volo de jam enurbe aktivaj gildanoj de Smit ankaŭ riceivs la privilegion pri starigo de propra tukfabriko.

De Smit enkondukis en Gera manufakturojn laŭ nederlanda modelo. La laboristoj ĝuis pri relative multaj maŝinoj (ekz. tekstiloj) kio plirapigidis labordividon. De Smit ankaŭ pligrandis la gamon de farboj.[4]

Danke al de Smit la tekstilindustrio de Gera ne nur moderniĝis sed ankaŭ estiĝis, ĝis la 20-a jarcento, la plej grava industria speco en Gera.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1841, okaze de la 300-a datreveno naskiĝitaga, la gildo de la tukistoj kreis la fondaĵon De Smit Stiftung. De 1868 portas straton en Gera nomon lian, De-Smit-Straße.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Knut Schulz, Elisabeth Müller-Luckner: Handwerk in Europa: vom Spätmittelalter bis zur Frühen Neuzeit, Oldenbourg Wissenschaftsverlag 1999, ISBN 3-486-56395-5, p. 238
  2. Stadt Gera, Untere Denkmalschutzbehörde: Industriebauten in Gera, Wicher Druck Gera 2002, p. 6
  3. Günter Domkowsky: Oberbürgermeister der Stadt Gera, Verlag Dr. Frank GmbH 2007, ISBN 978-3-934805-31-6, p. 12
  4. informoj pri la novaj teknikoj nederlandaj, sur la hejmpaĝo de "Verein zur Erhaltung der Geraer Höhler"

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • F. Alberti: "Nikolaŭs de Smit", ĉe: Thüringen in Wort und Bild, 2. Band, Leipzig 1910, p. 219–222.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]