Foirejo de Gera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bazarplaco de Gera)
Foirejo de Gera
placo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoGera
- koordinatoj50° 52′ 35″ N, 12° 5′ 0″ O (mapo)50.8764912.08329Koordinatoj: 50° 52′ 35″ N, 12° 5′ 0″ O (mapo)

Foirejo de Gera (Turingio)
Foirejo de Gera (Turingio)
DEC
Foirejo de Gera
Foirejo de Gera

Foirejo de Gera (Germanio)
Foirejo de Gera (Germanio)
DEC
Foirejo de Gera
Foirejo de Gera
Map
Foirejo de Gera
Vikimedia Komunejo:  Markt (Gera) [+]
vdr
Ŝimŝon-fontano kun la apoteko fone je la dekstra
Panvendejoj historiaj kun pilorio

La Foirplaco de Gera (germane Marktplatz Gera) estas kvadrata centro de Gera, Germanio, el la Mezepoko. Ĝi nomiĝas inter la plej belaj placoj de Centra Germanio. La urbodomo, la urba apoteko kaj la foireja fontano estas ĝiaj ĉefaj vidindaĵoj.

Urbodomo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Urbodomo de Gera.

La elstara historia konstruaĵo de la tuta urbo kaj sekve ankaŭ de tiu ĉi bazarplaco estas la urbodomo de Gera. Jam la en 1425 unuafoje menciita antaŭula konstruaĵo dividis la areon en ĉefan bazarplacon kaj grenan bazarplaco (Kornmarkt; fruaj nomoj: Neumarkt, Topfmarkt). Detruite en 1450 dum la t.n. Saksia interfrata milito (Sächsischer Bruderkrieg) ene de la Elektoprinclando Saksio ĝi nur provizore rekonstruitis. Inter 1573-76 oni prenis kelkajn mezepokajn konstruaĵerojn por konstrui la nunan renesancstilan konstruaĵon, kiu nombriĝas inter la plej maturaj rezultoj de mezgermana urbodoma arkitekturo. Oni ja legas pri certa ĉefarkitekto Nicolaus Theiner el Lobeda el 1573, sed ĝi realigitis verŝajne laŭ planoj de Nikolaus Grohmann el Vajmaro. Li estis farinta jam antaŭe la skizon por la linda urbodomo de Altenburg.

Rimarkindas la riĉaj skulptitaĵoj ĉe la ĉefa pordo tra kiu oni ankaŭ povas iri ĝis la urbodoma kelo (Ratskeller). Blazonoj, homaj kaj bestaj figuroj kiel ankaŭ gapkapoj estas vidindaj plastikaj laboraĵoj plurkoloraj. Flanke de la dekstra kariatido de la portalo troviĝas la 57,2 centimetrojn longa Ulno de Gera, kiu estis ĝis la jaro 1869-a la oficiala mezurunuo por surlokaj komercistoj.

Domo Markt 15, iama Domo de la germana-sovetia amikeco

Urba apoteko[redakti | redakti fonton]

Ĉe la okcidenta parto de la placo, ĉe la angulo al la strato Kleine Kirchstraße, estas alia notinda renesanca konstruaĵo de la urbo, la apoteko. Ĝian konstruon komisiis en 1592 la urbestro Hans Hörel, baptopatro de la komponisto Heinrich Schütz el la najbara urbo Köstritz. Belega afero de tiu ĉi juvelaĵo anguldoma estas la en 1606 alkonstruita ronda orielo. La du frisoj montras la blazonojn de Hohenlohe, Reuß, Schwarzburg kaj Solms supre kaj malsupre la alegorian prezenton de la kvar sezonoj. La du kolonoj por la fenestraj sojloj havas reliefajn tabulojn kun dek apostoloj.

Ŝimŝon-fontano[redakti | redakti fonton]

La bazarplacan fontanon kronas figuro impona de la fortega Ŝimŝon el la Juĝistoj, kiu venkas la leonon. La baroka grupo faritis en 1685 fare la skulptisto Caspar Junghaus la malpli juna el Rochlitz. Ĝi estas de grejso el Falka (=hodiaŭ suda urboparto de Gera). La nuna plastikaĵo estas kopio el la jaro 1979, kiun faris la lokulo Heinz Plath.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]