Vilao Schulenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilao Schulenburg
Unufamilia loĝejomuzeo [+]

Koordinatoj50° 52′ 2″ N, 12° 3′ 39″ O (mapo)50.867112.0607Koordinatoj: 50° 52′ 2″ N, 12° 3′ 39″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo07548 [+]

Vilao Schulenburg (Turingio)
Vilao Schulenburg (Turingio)
DEC
Vilao Schulenburg
Vilao Schulenburg
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Vilao Schulenburg

Vikimedia Komunejo:  Haus Schulenburg [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vilao Schulenburg, Gera

Vilao Schulenburg (germane Haus Schulenburg) estas arkitektura juvelaĵo en Gera, Germanio, Straße des Friedens nr 12.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tekstilfabrikanto, artkolektanto kaj kultivisto de orkidacoj Paul Schulenburg konstruigis en 1913/14 loĝdomon por la tuta familio. Planis eksteron kaj internon la Bauhaus-pioniro Henry Van de Velde mem. La estradon de la konstruo havis tamen ties disĉiplo kaj grava arkitekto Thilo Schoder.

La en Usono naskiĝinta Schulenburg venis 8-jara en Germanlando, iĝis en 1895 prokuristo en la tekstila industrio kaj fondis en 1897 kune kun Alexander Bessler teksejon pri lanaĵoj kaj silkaĵoj. Post la morto la domo plurfoje alikonstruitis; dum la GDR-tempo gastis surloke faklernejo por flegistinoj.

Novaj komencoj post 1990[redakti | redakti fonton]

Post la Turniĝo la domo estis kadukiĝanta ĝis la akiro fare de Volker Kielstein en 1996. Por refari la tuton laŭ monumentprotektadaj normoj oni ekserĉis en tuta Eŭropo historiajn fotojn, desegnaĵojn, konstruplanojn, originalajn desinojn kaj materialojn. Ankaŭ la parko intertempe laŭorigine reproduktitis. Ĝi en la jaro 2007 estis oficiala akompanprojekto de la Tutgermana ĝardenekspoziciaro BUGA.

Ene troviĝas nuntempe privata muzeo kun altvalora kolekto de libraj ornamaĵoj, literaturaĵoj, meblaroj kaj metalaĵoj de Van de Velde - sed ankaŭ de aliaj artistoj. Aldone oni okazigas regule nedaŭrajn ekspoziciojn kaj aliajn eventojn en la unua nobla etaĝo. Surloke rezidas ankaŭ la Eŭropa societo de la amikoj de Henry Van de Velde (Europäische Vereinigung der Freunde Henry van de Veldes e.V.). En 2012 la konstruaĵo estis premiita per la Turingia premio pri monumentprotektendaĵoj.

Velde-muzeo[redakti | redakti fonton]

Oni vidas grandan kolekton de libro-artaĵoj kaj de van de Velde kaj de Thilo Schoder kaj maloftajn ledajn bindaĵojn de la fama "Bauhaus-bindisto" Otto Dorfner el Vajmaro. El la artista ĉirkaŭaĵo de van de Velde montratas artaĵoj de la skulptistoj Constantin Meunier kaj Richard Engelmann kiel ankaŭ grafikaĵoj de Walter Klemm, Ludwig von Hofmann, max Thalmann kaj konretaj artaĵoj de Max Bill. Kolekto de ceramikaĵoj el Bürgel (Carl Gebauer, Walter Gebauer, Carl Fischer) kaj korbaj mebloj el Bad Berka-Tannroda de la firmao Schmiedeknecht atestas la grandajn influojn de van de Velde sur la turingiajn artistojn. Kompletigas la kolektojn multaj pentraĵoj de la artista geedza paro Hilde Linzen Gebhardt kaj Heinrich Linzen el Vajmaro. Post la trajnado ĉe la Grandduka artlernejo pri arto ili produktis en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj komisiitaĵoj por la familio kaj por la firmao Schulenburg.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 104-105

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]