Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio
Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bundesministerium für Familie, Senioren, Frauen und Jugend | |||||
federacia ministerio de Germanio ministerio pri maljunaĝo ministerio pri familio ministerio pri junularo ministerio pri virinoj | |||||
Komenco | 1953 vd | ||||
Geografia situo | 52° 30′ 48″ N, 13° 23′ 12″ O (mapo)52.5132631813.38668793Koordinatoj: 52° 30′ 48″ N, 13° 23′ 12″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Berlino | ||||
| |||||
Filioj | Bundesamt für Familie und zivilgesellschaftliche Aufgaben (en) Federal Department for Media Harmful to Young Persons (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj - germane Bundesministerium für Familie, Senioren, Frauen und Jugend (BMFSFJ) - estas nacia ministerio de la Federacia Respubliko Germanio. La formale ĉefa sidejo estas en Berlino, sed dua sidejo kun signife pli da dungitoj estas en Bonno.
Historio de la ministerio
[redakti | redakti fonton]La ministerio fondiĝis en 1953 je la nomo "ministerio pri familiaj demandoj". Ekde la jaro 1957 la nomo ampleksiĝis "…familiaj kaj junulaj demandoj" (1957) respektive "…familioj kaj junuloj" (1963). En 1969 la nacia ministerio pri sano estis aldonita al komuna ministerio, kaj en 1991 denove forprenita. La restaj fakoj ĝis 1994 estis du ministerioj - pri "familioj kaj maljunuloj" kaj pri "virinoj kaj junuloj", kaj de tiam estas longnoma "federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj".
Taskoj
[redakti | redakti fonton]La taskaro de la ministerio grupigeblas en la sekvajn kategoriojn: familioj, maljunuloj, virinoj, junuloj (do infanoj kaj adoleskuloj), civila servo kaj civitana sensalajra engaĝiĝo.
La parto pri infanoj kaj adoleskuloj inkluzivas sociajn servojn favore al bona evoluiĝo de unuopaj infanoj kaj adoleskuloj - konsilado fare de fakuloj, prizorgo en dumtagaj grupoj aŭ en junulaj vivejoj - sed ankaŭ la subtenon de junularaj asocioj naciaj, regionaj kaj lokaj. En tiu funkcio, la ministerio estas la plej grava oficiala kontaktejo ankaŭ por Germana Esperanto-Junularo, kiu ekde la 1960-aj jaroj forte lobiumis pri ministeria konsideriĝo, kaj inter 1993 kaj la mezo de la 2000-aj jaroj estis agnoskita kiel universale subvenciebla kaj subvenciinda junulara asocio.
Ministroj ekde la jaro 1953
[redakti | redakti fonton]n-ro | nomo | naskiĝ(- kaj mort)jaro(j) | partio | ekofico | finofico |
---|---|---|---|---|---|
federacia ministro pri familiaj demandoj | |||||
1 | Franz-Josef Wuermeling | 1900–1986 | CDU | 20-a de oktobro 1953 | 29-a de oktobro 1957 |
federacia ministro pri familiaj kaj junulaj demandoj | |||||
1 | Franz-Josef Wuermeling | 1900–1986 | CDU | 29-a de oktobro 1957 | 13-a de decembro 1962 |
2 | Bruno Heck | 1917–1989 | CDU | 14-a de decembro 1962 | 11-a de oktobro 1963 |
federacia ministro pri familioj kaj junuloj | |||||
2 | Bruno Heck | 1917–1989 | CDU | 17-a de oktobro 1963 | 2-a de oktobro 1968 |
3 | Aenne Brauksiepe | 1912–1997 | CDU | 16-a de oktobro 1968 | 21-a de oktobro 1969 |
federacia ministro pri junuloj, familioj kaj sano | |||||
4 | Käte Strobel | 1907–1996 | SPD | 22-a de oktobro 1969 | 15-a de decembro 1972 |
5 | Katharina Focke | * 1922 | SPD | 15-a de decembro 1972 | 14-a de decembro 1976 |
6 | Antje Huber | * 1924 | SPD | 16-a de decembro 1976 | 28-a de aprilo 1982 |
7 | Anke Fuchs | * 1937 | SPD | 28-a de aprilo 1982 | 1-a de oktobro 1982 |
8 | Heiner Geißler | * 1930 | CDU | 4-a de oktobro 1982 | 26-a de septembro 1985 |
9 | Rita Süssmuth | * 1937 | CDU | 26-a de septembro 1985 | 5-a de junio 1986 |
federacia ministro pri junuloj, familioj, virinoj kaj sano | |||||
9 | Rita Süssmuth | * 1937 | CDU | 6-a de junio 1986 | 9-a de decembro 1988 |
10 | Ursula Lehr | * 1930 | CDU | 9-a de decembro 1988 | 18-a de januaro 1991 |
federacia ministro pri familioj kaj maljunuloj | |||||
11 | Hannelore Rönsch | * 1942 | CDU | 18-a de januaro 1991 | 17-a de novembro 1994 |
federacia ministro pri virinoj kaj junuloj | |||||
11 | Angela Merkel | * 1954 | CDU | 18-a de januaro 1991 | 17-a de novembro 1994 |
federacia ministro pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj | |||||
12 | Claudia Nolte | * 1966 | CDU | 17-a de novembro 1994 | 26-a de oktobro 1998 |
13 | Christine Bergmann | * 1939 | SPD | 27-a de oktobro 1998 | 22-a de oktobro 2002 |
14 | Renate Schmidt | * 1943 | SPD | 22-a de oktobro 2002 | 22-a de novembro 2005 |
15 | Ursula von der Leyen | * 1958 | CDU | 22-a de novembro 2005 | 30-a de novembro 2009 |
16 | Kristina Schröder | * 1977 | CDU | 30-a de novembro 2009 | 17-a de decembro 2013 |
17 | Manuela Schwesig | * 1974 | SPD | 17-a de decembro 2013 | ĝis nun |