Saltu al enhavo

Cem Özdemir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cem Özdemir
Persona informo
Cem Özdemir
Naskiĝo 21-an de decembro 1965 (1965-12-21) (60-jaraĝa)
en Bad Urach
Religio islamo vd
Lingvoj germanaturkaanglaŝvaba dialekto vd
Loĝloko Kreuzberg vd
Ŝtataneco Germanio (1983–)
Turkio (–1983) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater vd
Partio Alianco '90/La Verduloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Flavia Zaka (en) Traduki (2026–)
Pia Castro (en) Traduki (2003–2023) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto
sociala pedagogo
mediprotektulo
edukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BerlinoStrasburgoBruseloBonno vd
En TTT Oficiala retejo vd
Germana ministro pri nutrado kaj agrikulturo
Dum 12 2021-5 2025
Antaŭulo Julia Klöckner
Sekvanto Alois Rainer
Germana ministro pri eduko kaj esploro
Dum 11 2024-5 2025
Antaŭulo Bettina Stark-Watzinger (FDP, 12 2021-11 2024)
Sekvanto Karin Prien (kiel ministro pri eduko, familio, maljunuloj, virinoj kaj junularo)

Dorothee Bär (kiel ministro pri esploro, teknologio kaj kosmoscienco)

vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cem ÖZDEMIR [ĝem ozdemir] (naskiĝis la 21-an de decembro 1965 en Bad Urach) estas germana politikisto de turka deveno. Li membras en la Eŭropa Verda Partio kaj (ekde la jaro 1981) en ties nacia branĉo Bündnis 90/Die Grünen. De 1994 ĝis 2002 kaj de 2013 ĝis 2025 li estis membro de la germana parlamento Bundestag. Intertempe, dum la oficperiodo 2004 ĝis 2009, Cem Özdemir estis membro de la Eŭropa Parlamento kaj apartenis al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).

Ekde 15-a de novembro 2008 ĝis januaro 2018 Özdemir estis - kune kun Claudia Roth - prezidanto de la germanaj verduloj. Li estas la unua enmigrantido en Germanio, kiu atingis la prezidantecon de germana partio. Ekde decembro 2021 ĝis majo 2025 li kadre de la nacia ministraro de Olaf Scholz estis federacia ministro pri nutrado kaj agrokulturo, kaj ekde novembro 2024 ĝis majo 2025 ankaŭ estis germana ministro pri eduko kaj esploro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
frakcia emblemo
frakcia emblemo