Karl Lauterbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Lauterbach
germana medicinisto kaj politikisto
Persona informo
Karl Lauterbach
Naskonomo Karl Wilhelm Lauterbach
Naskiĝo 21-an de februaro 1963 (1963-02-21) (61-jaraĝa)
en Düren, Nordrejn-Vestfalio,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de DuseldorfoRWTH Aachen • University of Texas at San Antonio • Universitato Harvard • Harvard T.H. Chan School of Public Health vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Familio
Edz(in)o Angela Spelsberg vd
Amkunulo Elisabeth Niejahr vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikistokuracisto • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • epidemiologo • health economist vd
Aktiva en Leverkusen • Mülheim • BerlinoKolonjo vd
En TTT Oficiala retejo vd
federacia ministro pri sano
Dum 2021
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Wilhelm LAUTERBACH [laŭterbaĥ] (naskiĝis la 21-an de februaro 1963 en Düren) estas germana medicinisto, epidemiologo, universitata profesoro kaj politikisto socialdemokratia.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de medicino en Aachen inter 1982 kaj 1989, Düsseldorf kaj San Antonio (Usono) li ekdoktoriĝis. En 1987 li faris sciencan staĝadon en Tucson ĉe profesoro Dennis Patton. Inter 1985 kaj 1990 li laboris ĉe la Instituto pri nuklea medicino/tereno de nuklea fiziko en Jülich ĉe profesoro Ludwig Feinendegen. En 1990 li magistriĝis pri publika sano (MPH) ĉe Harvard School of Public Health de la Universitato Harvard kun fokuso pri epidemiologio kaj sano-manaĝerado. Samloke li bakalaŭriĝis en 1992. Ĝis 1995 li sukcese doktoriĝis samloke ĉe la profesoroj Marc Roberts kaj Amartya Sen. Ekde 1996 li gastdocentis en Bostono. En 1998 li ekestris la Instituton pri sanekonomio kaj klinika epidemiologio (IGKE) de la medicina fakultato de la Universitato de Kolonjo. Intertempe li ricevis vokojn el Greifswald kaj Tübingen. Ekde 2008 Lauterbach estas asistanta profesoro en la sekcio pri sanpolitiko kaj sanmanaĝerado de la jam citita Harvard School of Public Health.

Liaj ĉefaj esploradkampoj estas: primara kaj sekundara profilaktiko de kronikaj malsanoj, ĉefe de diabeto, alta sangopremo, kronika obstrukca pneŭmonopatio kaj hiperkolesterinemio; aldone studoj pri sanoekonomiko kaj sanopolitiko. Ekde 2005 Lauterbach estas deputito en la germana parlamento Bundestag kun interrompo de la kolonja laboro (anstataŭas lin tie intertempe profesorino Stephanie Stock).

Inter la 19.12.2013 kaj 2020 li ankaŭ estis vicestro de la frakcio de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD). En decembro 2021 li fariĝis federacia ministro pri sano en la kabineto de Olaf Scholz.[1]

Okupiĝkampoj[redakti | redakti fonton]

Politiko[redakti | redakti fonton]

  • sanpolitiko
  • financado de socialaj sekurigsistemoj
  • makroekonomikaj demandoj
  • asekuro de prizorgado/fleg(iĝ)ado
  • kuntekstoj inter saneco kaj kleriĝo

Scienco[redakti | redakti fonton]

  • estiĝo kaj preventado de kronikaj malsanoj
  • kvalito en la medicino
  • epigenetiko

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

  • 2001: membriĝo en SPD (post eks-aniĝo el la Kristandemokrata Partio de Germanio)
  • ekde 2005: parlamentano
  • 2009-2013: sanpolitika porparolanto de la SPD-Bundestag-frakcio
  • junio 2013: partoprenanto en la kompetencteamo de la socialdemokratia kandidato por kanceliereco Peer Steinbrück
  • 19.12.2013: vicestro de la frakcio
  • orda membro de la t.n. komuna komisiono
  • 13.1.2014: provizora membro en komisionoj pri sano/financado/peticioj, ekde la 18-a parlamenta periodo ĉie daŭre
  • vicmembro en la Komisiono pri edukado, esplorado kaj observado de rezultoj de teĥnikaj evoluoj

Aliaj publikaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

Lauterbach aktivas en diversaj societoj kaj fondaĵoj (i.a. ĉe la zuriĥa Muhanna-fondaĵo). Krome li estas aŭtoro kaj de sciencaĵoj kaj de popularsciencaj kaj socirilataj libroj. Koncerne la batalon kontraŭ la nova kronviruso li estas ŝatata konsilisto de la germana federacia registaro kaj ofta gasto en diversaj televidaj diskutaj kaj klerigaj rondoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Markus Lindlar kaj Lauterbach: Informationstechnologien im Gesundheitswesen. Telemedizin in Deutschland. Gutachten. Friedrich-Ebert-Stiftung, Bonn 1999, ISBN 3-86077-820-X.
  • Markus Lüngen, Lauterbach: DRG-Fallpauschalen. Eine Einführung. Anforderungen an die Adaption von Diagnosis-related groups in Deutschland. Gutachten im Auftrag des AOK-Bundesverbandes. Schattauer, Stuttgart 2000, ISBN 3-7945-2076-9.
  • Karl Lauterbach (eld.): Herz: cardiovascular diseases. Band 25, Nr. 5. Urban und Vogel, Munkeno 2000, S. 473–556.
  • Markus Lüngen, Karin Wolf-Ostermann, Lauterbach: Krankenhausvergleich. Betriebsvergleich nach § 5 Bundespflegesatzverordnung. Schattauer, Stuttgart 2001, ISBN 978-3-7945-2144-9.
  • Matthias Schrappe, Lauterbach: Gesundheitsökonomie, Qualitätsmanagement und evidence based medicine. Eine systematische Einführung. Schattauer, Stuttgart 2001 (eldono tria 2010, ISBN 978-3-7945-2576-8).
  • Markus Lüngen kaj Lauterbach (eld.): Ergebnisorientierte Vergütung bei DRG. Qualitätssicherung bei pauschalierender Vergütung stationärer Krankenhausleistungen. Springer, Berlino 2002, ISBN 3-540-42818-6.
  • Timm Volmer kaj Lauterbach: Arzneimitteltherapie – Über-, Unter- und Fehlversorgung. Was leisten „neue Steuerungsinstrumente“?, Schattauer, Stuttgart 2002, ISBN 3-7945-2132-3.
  • Markus Lüngen kaj Lauterbach: DRG in deutschen Krankenhäusern. Umsetzung und Auswirkungen. Schattauer, Stuttgart 2003, ISBN 3-7945-2262-1.
  • Lauterbach kaj aliaj (eld.): Bestandsaufnahme der Rolle von Ambulanzen der Hochschulkliniken in Forschung, Lehre und Versorgung an ausgewählten Standorten (Hochschulambulanzenstudie). Ein Gutachten im Auftrag des Bundesministeriums für Bildung und Forschung. Sankt Augustin 2003.
  • Stephanie Stock, Helmut Brunner, Lauterbach (eld.): Gesundheitsökonomie. Lehrbuch für Mediziner und andere Gesundheitsberufe. Huber, Berno 2006 (eldono tria 2013, ISBN 978-3-456-85283-6).
  • Der Zweiklassenstaat. Wie die Privilegierten Deutschland ruinieren. Rowohlt, Berlino 2007, ISBN 3-87134-579-2.
  • Stephanie Stock, Marcus Redaèlli, Lauterbach: Wörterbuch Gesundheitsökonomie. Kohlhammer, Stuttgart 2007, ISBN 3-17-019153-5.
  • Gesund im kranken System. Ein Wegweiser. Rowohlt, Berlino 2009, ISBN 3-87134-625-X.
  • Die Krebsindustrie – Wie eine Krankheit Deutschland erobert. Rowohlt, Berlino 2015, ISBN 978-3-87134-798-6

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]