Ministroprezidanto de Prusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La posteno de Ministroprezidanto (germane Ministerpräsident), aŭ ankaŭ Ĉefministro, de Prusio ekzistis laŭ unu formo aŭ alia el 1702 ĝis la nuligo de Prusio en 1947.

Historio de la posteno[redakti | redakti fonton]

Dum la Reĝlando Prusio la Ministroprezidanto funkciis kiel Ĉefministro de la Reĝo, kaj prezidis la Landtag (nome la Prusia parlamento establita en 1848). Post la Unuigo de Germanio en 1871 kaj ĝis la falo en 1918, la posteno de Prusia Ministroprezidanto estis plenumita ex officio de la Kanceliero de la Germana Imperio, komence el la regado de Otto von Bismarck.