Unuigo de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Germana unuigo)
Political map of central Europe showing the 26 areas that became part of the united German Empire in 1891. Germany based in the northeast, dominates in size, occupying about 40% of the new empire.
La Germana Imperio de 1871–1918. Ĉar la german-parolanta parto de la multnacia Aŭstria Imperio estis ekskludita, tiu geografia rekonstruo reprezentis nur solvon kiel malgranda Germanujo (Kleindeutsch).

La Unuigo de Germanio en politike kaj administracie integrata nacio-ŝtato oficiale okazis la 18an de Januaro 1871, en la Koridoro de Speguloj ĉe la Kastelo de Versailles en Francio. Princoj de germanaj ŝtatoj, eksklude Aŭstrion, ariĝis tie por proklami Vilhelmon la 1-an de Prusio kiel Germana Imperiestro post la Francia kapitulaco en la Francia-Prusia Milito. Neoficiale, la de facto transiro de plej el la german-parolantaj teritorioj en federacia organizado de ŝtatoj estis disvolvigita dum iome da tempo pere de aliancoj kaj formalaj kaj neformalaj inter princlandaj regantoj. La propraj interesoj de variaj parties malhelpis la procezon laŭlonge de preskaŭ unu jarcento de aŭtokrata eksperimentado, komence en la epoko de la Napoleonaj Militoj, kio kondukis al la dissolvo de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco en 1806, kaj la sekva apero de la Germana naciismo.

Unuigo aperigis problemojn pro religiaj, lingvaj, sociaj, kaj kulturaj diferencoj inter la loĝantoj de la nova lando, sugestante ke 1871 reprezentis nur unu momenton en kontinuado de pli granda unuiga procezaro. La Sankta Romia Imperiestro estis ofte nomata "Imperiestro de ĉiuj Germanioj"; tiutempaj novaĵaj rakontoj ofte referencis al "La Germanioj". En la imperio, pli alta nobeleco estis referencata kiel "Princoj de Germanio" aŭ "Princoj de Germanioj" — ĉar la teritorioj iam nomitaj Orientfranka imperio estis organizitaj kaj regataj kiel regnetoj ekde antaŭ la floro de Karolo la Granda (800 n.e.). En la montaraj terenoj de multo de la teritorioj, izolitaj popoloj disvolvigis kulturajn, edukajn, lingvajn kaj religiajn diferencojn super tiom longdaŭra tempoperiodo. Ĉirkaŭ la 19-a jarcento, plibonigoj en transportado kaj komunikado metis tiujn regionojn pli kune.

La Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, kiu estis inkludinta pli ol 500 sendependajn ŝtatojn, estis fakte dissolvita kiam la Imperiestro Francisko la 2-a abdikis (6a de Aŭgusto 1806) dum la Milito de la Tria Koalicio. Spite la juran, administracian kaj politikan disrompon asocia kun la fino de la Imperio, la loĝantaro de la German-parolantaj areoj de la malnova Imperio havis komunan lingvan, kulturan, kaj juran tradicion poste pliampleksigita de ili kunhavata esperto en la Francaj Revoluciaj Militoj kaj Napoleonaj Militoj. Eŭropa liberalismo proponis intelektan bazon por unuigo tra la defio al la dinastiaj kaj absolutismaj modeloj de socia kaj politika organizado; ties Germania manifestado emfazis la gravon de tradicio, edukado, kaj lingva unuo de popoloj en difinita geografia regiono. Ekonomie, la kreado de Prusia Zollverein (doganunio) en 1818, kaj ties posta etendo por inkludi aliajn ŝtatojn de la Germana Konfederacio, malpliigis la konkurencon inter kaj ene de ŝtatoj. Aperintaj manieroj de transportado faciligis kaj negocan kaj distran veturadon, kondukante al kontakto kaj foje al konflikto inter germanlingvaj parolantoj el tuta Centra Eŭropo.

La modelo de diplomatiaj influsferoj rezultintaj el la Kongreso de Vieno en 1814–15 post la Napoleonaj Militoj plifirmigis la hegemonion de Aŭstrio en Centra Eŭropo. La negocistoj en Vieno ne atentis pri la kreskinta forto de Prusio en kaj inter la Germanaj ŝtatoj kaj tiele malsukcesis antaŭvidi ke Prusio leviĝu por defii Aŭstrion ĉe la estreco de la Germanaj popoloj. Tiu Germana duismo prezentis du solvojn al la problemo de la unuigo: Kleindeutsche Lösung, nome solvo de malgranda Germanio (Germanio sen Aŭstrio), aŭ Großdeutsche Lösung, nome solvo de granda Germanio (Germanio kun Aŭstrio).

Historiistoj polemikis ĉu Otto von BismarckMinistro Prezidento de Prusio — havis planon etendi la Nordgermanan Konfederacion de 1866 por inkludi la ceterajn sendependajn Germanajn ŝtatojn en unusola ento aŭ simple etendi la povon de la Reĝlando de Prusio. Ili konkludis ke la faktoroj aldoneblaj al la forto de la Realecpolitiko de Bismarck kondukis al serio de fruaj modernaj politikaj decidoj por reorganizi la politikajn, ekonomiajn, militistajn, kaj diplomatiajn rilatojn en la 19a jarcento. Reago kontraŭ la Dania kaj la Francia naciismoj havigis bazon por esprimoj de Germana unuecigo. Militaj sukcesoj— ĉefe tiuj de Prusio — en tri mondoregionaj militoj generis entuziasmon kaj fieron kion politikistoj povis utiligi por helpi unuecemon. Tiu esperto vekis la memoron de reciproka plenumo dum la Napoleonaj Militoj, partikulare en la Milito de Liberigo de 1813–14. Establinte Germanion sen Aŭstrio, la politika kaj administracia unuigo en 1871 almenaŭ provizore solvis la problemo de dualeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]