Friedrichsruh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bismarck-maŭzoleo en Friedrichsruh
Kastelo Friedrichsruh ĉirkaŭ 1915

Friedrichsruh estas urbero de Aumühle, Distrikto Duklando Lauenburg, en Ŝlesvigo-Holstinio.

Post la venko je Francio kaj post la fondiĝo de la Imperio en la jaro 1871, Otto von Bismarck ricevis la regionon Sachsenwald kiel donon de Imperiestro Vilhelmo, la 1a el ties posedo kiel duko de Lauenburg. Bismarck lasis alikonstrui la gastejon ĉe la Berlina-Hamburga fervojo al mastra domo. Ĝis hodiaŭ ĉi tie vivas lia idaro.

Princo Bismarck kaj lia edzino trovis ilian lastan silenton en iomete alte lokata maŭzoleo, kiu similas al la maŭzoleo de la gota reĝo en Raveno - sed ĝi estas multe malpli granda.

Ne malproksime de la maŭzoleo estis kreita monumento por la 2103 mortintaj marsoldatoj de la batalŝipo Bismarck, kiu estis en milita operacio en la majo de 1941 sinkigita fare de la Royal Navy.

La malnova stacidomo de Friedrichsruh estas la hodiaŭa sidejo de la Otto-von-Bismarck-fondaĵo kaj enhavas tie kaj publikan bibliotekon kaj seminariajn aŭ laborajn ĉambrojn kaj kiel kernan pacon modernan ekspoziciadon pri la temo Otto von Bismarck kaj lia tempo; la muzeo de la familio v. Bismarck troviĝas kontraŭ la kastelo. Vidinda ankaŭ estas la ĝardeno de papilioj, zoo por papilioj, kiun la familio Bismarck estis stariginta en unu parto de la kastela parko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la grundo de malnova forstistejo en la Sachsenwald la reginta grafo Friedrich zur Lippe-Biesterfeld lasis starigi en la jaro 1763 ĉasdomon. Laŭ lia antaŭnomo li nomis la domon Friedrichsruh, kaj lia nomo kaj liaj titoloj estis skribitaj sur kvertrabo de la gablo-vando de kradtraba skeleta domo kovrita per kano. Kiel al la vilaĝo Aumühle apartenanta hereda rentuma domo, nomata Friedrichsruh, ĝi aperas en topografia-historia priskribo de la komenciĝanta 19-a jarcento.

Kiam Friedrich mortis la 31an de julio 1781, en la jena sekvo diversaj posedantoj ricevis la lokon: Jean Albrecjt Willink (1781), familio Rodde (1784), J.A. Willink (1785), Jean de Virq Thalen (1789) kaj J.D. Baetcke en la jaro 1791.

Je la komenco de la 19a jarcento estis la ĝistempa senjora posedo denove vendita kaj konvertita en gastejo, kiu nur havis malgrandan nombron da gastoj, dum ĝi estis atingebla el Hamburgo nur per ĉevaloj. Tio ŝanĝis nur pro la starigo de la fervojo Hamburgo-Berlino. Ekestis konkuranta gastejo sub la nomo la vilao (germane das Landhaus). Por ne esti rompota per la konkuranto, estis proksime al la ĉasdomo konstruita nova, granda gastejo, kiu ricevis la nomon Frascati kaj estis nomata de la Hamburganoj ŝerce Freßkathe. Tiu estis per fulmo malkonstruita, kaj poste ĉe sia loko ree estis kreita nova kaj granda gastejo, por kies konstruo devis estiforigita la ĉasdomo.

Kiam la posedo post la venko je Francio kaj post la fondiĝo de la Imperio en 1871 transiris al Otto von Bismarck, li lasis alikonstrui la novan Frascati al kastelo, kiu estu loĝota de la familio Bismarck. La posedo estis eliminata post la Dua Mondmilito fare de la Royal Air Force, ĉar oni false kredis, ke Heinrich Himmler estis tie, kvankam la tegmento de la domo estis eksplicite provizita je la Ruĝa-Kruco-signo.

En 1945 estis en Friedrichsruh la bivako de la Sveda sava agado de la blankaj busoj, kiu estas estrita per la vicprezidanto de la Sveda Ruĝa Kruco Folke Bernadotte.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A.J. Baetcke: Geschichte der Familie Baetcke. Hamburgo 1898.
  • W. Dührsen: Lauenburgisches Archiv. volumo 2. Mölln 1887.

Retejoj[redakti | redakti fonton]