Aumühle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aumühle
Blazono

Map

Flago
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Duklando Lauenburg
Komunumaro Komunumaro Hohe Elbgeest (antaŭ 2008 Komunumaro Aumühle-Wohltorf)
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04104
Poŝtkodo 21521
Aŭtomobila kodo RZ
Oficiala Municipokodo 01053003
Politiko
Komunumestro Dieter Giese
Adreso de la administrejo Bismarckallee 21
21521 Aumühle
Demografio
Loĝantaro 3237 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 32′ N, 10° 19′ O (mapo)53.525310.3135Koordinatoj: 53° 32′ N, 10° 19′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 30 m
Areo 3,47 km²
Oficiala retejo http://www.aumuehle.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aumühle estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Duklando Lauenburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de decembro 2021 la komunumo havis 3 237 loĝantojn. La komunumo estas parto de la komunumaro Hohe Elbgeest, administra ligo de pluraj najbaraj formale sendependaj politikaj komunumoj.

la loka Bismarck-turo

En 1871 la germana imperiestro Vilhelmo la 1-a donacis la apudan arbaregon Sachsenwald al Otto von Bismarck, tiu trakonstruigis eksan gastejon ĉe la fervoja linio Hamburgo-Berlino al vasta vilao, kaj nomis ĝin Friedrichsruh. Postmorte li kaj lia edzino entombiĝis en maŭzoleo de la vilaa teritorio. Ankoraŭ nun la posteuloj de Bismarck loĝas en la vilao, kaj la memoro pri li restis viva en la komunumo. Inter alie turo kaj akvomuelejo portas lian nomon.

kaj la Bismarck-akvomuelejo


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]