Saltu al enhavo

Zentrumspartei

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zentrumspartei
Deutsche Zentrumspartei - Älteste Partei Deutschlands gegründet 1870
emblemo
flago
politika partio en Germanio
malgranda partio (dekjaro de 1950–) Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 13-a de decembro 1870 vd
Fino 5-a de julio 1933 vd
Landoj Germanio vd
Sidejo Dormagen
Adreso Straberger Weg 12
Ideologio

kristana demokratio socia konservativismo politika katolikismo

Estro Gerhard Woitzik
Retejo Oficiala retejo
vdr
Partio de la Centro
Zentrumspartei
politika partio en Germanio malgranda partio
Lando  Germanio
Estro Gerhard Woitzik
Fondiĝo La 13-an de Decembro 1870
Ĉefa sidejo Straberger Weg 12, 41542 Dormagen
Ideologio politika katolikismo
Retejo http://zentrumspartei.de
vdr
Centre Party Member of Reichstag (First line sitting from left to right: Paul Letocha, Dr. Ludwig Windthorst, Graf v. Johann Anton von Chamaré, Anton von Dejanicz-Gliszczynski, Albert Horn second line-standing-left to right: Graf v. Friedrich von Praschma, Philipp Schmieder (not Centre party), Dr. Felix Porsch, Dr. Frhr. Clemens Heereman von Zuydwyck, Julius Szmula)

La Zentrumspartei ("Centra Partio" aŭ "Partio de la Centro", mallongigo: Z) nomiĝis germana katolika partio fondita en 1870. Famaj politikistoj de ĝi estis Ludwig Windhorst kaj Wilhelm Marx. En la Germana Imperiestra Regno (1871-1918) ĝi batalis kontraŭ la regna kanceliero Bismarck, kiu subtenis la evangelian eklezion. Dum la Vajmara Respubliko (1918-1933) ĝi fojfoje estis registara partio en koalicio kun SPD kaj DDP. Tian tripartian registaron oni nomis “Vajmara Koalicio”, ĉar ĝi konsistis el tri partioj, kiuj kune subtenis la Respublikon kontraste al la konservativuloj, kiuj preferis monarĥion, kaj la ekstremistoj, kiuj intencis estigi diktatorecon. Ĝi devis dissolviĝi en 1933 sub la premo de la registaro de Adolf Hitler. Post la dua mondmilito la partio restariĝis kaj daŭre ekzistas, sed restis malgranda: ĝian gvidan rolon transprenis la Kristandemokratia Unio.

Balotaj rezultoj 1871-1933

[redakti | redakti fonton]

Imperiestra Regno

[redakti | redakti fonton]
Dato[1]Voĉoj[2]Mandatoj[3]
3-a Marto 187118,6%63
10-a de Januaro 187427,9%91
10-a de Januaro 187724,8%93
30-a de Julio 187823,1%94
27-a de Oktobro 188123,2%100
28-a de Oktobro 188422,6%99
21-a de Februaro 188720,1%98
20-a de Februaro 189018,6%106
15-a de Junio 189319,1%96
16-a de Junio 189818,8%102
16-a de Junio 190319,8%100
25-a de Januaro 190719,4%105
12-a de Januaro 191216,4%91

Vajmara Respubliko[4]

[redakti | redakti fonton]
DatoVoĉojMandatoj
19-a de Januaro 191919,7%91
6-a de Junio 192013,6%64
4-a de Majo 192413,4%65
7-a de Decembro 192413,6%69
20-a de Majo 192812,1%62
14-a de Septembro 193011,8%68
31-a de Julio 193212,5%75
6-a de Novembro 193211,9%70
5-a de Marto 193311,2%74

La ŝajna nekongrueco de la elcentaj voĉoj kaj la nombro da mandatoj rezultas el la ŝanĝanta nombro da entutaj mandatoj depende de la tuta nombro da voĉdonantoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Leicht, Johannes: Parteien, Wahlen und Wahlrecht. Die Reichstagswahlen 1871-1912. El: dhm.de (germana historia muzeo). Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/kaiserreich/innenpolitik/parteien/ Arkivigite je 2013-11-01 per la retarkivo Wayback Machine. Vidita la 30-an de Oktobro 2013.
  2. bundestag.de: Historische Ausstellung des Deutschen Bundestages. Ergebnisse der Reichstagswahlen 1871 bis 1912. Ligilo: http://www.bundestag.de/kulturundgeschichte/geschichte/infoblatt/wahlen_kaiserreich.pdf Arkivigite je 2013-11-01 per la retarkivo Wayback Machine. Vidita la 30-an de Oktobro 2013.
  3. StJbDR, 1882, p. 136/137; StJbDR, 1899, p. 158; StJbDR, 1914, p. 342.
  4. Brache/Funke/Jacobsen (eldonantoj): Die Weimarer Republik 1918-1933. Politik. Wirtschaft. Gesellschaft. bpb, Bonno 1987, p. 630/631.