Hanovro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hanovero)
Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Malsupra Saksio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Hanovro (apartigilo).
Hanovro

emblemo

urbego • urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • special municipality association of Germany • ĉefurbo de germania federacia lando • urban district of Lower Saxony • Hansa urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 30159–30659
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 545 045  (2022) [+]
Loĝdenso 2 670 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 22′ N, 9° 44′ O (mapo)52.3744444444449.7386111111111Koordinatoj: 52° 22′ N, 9° 44′ O (mapo) [+]
Alto 55 m [+]
Areo 204,15 km² (20 415 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hanovro (Malsupra Saksio)
Hanovro (Malsupra Saksio)
DEC
Hanovro
Hanovro
Situo de Hanovro
Hanovro (Germanio)
Hanovro (Germanio)
DEC
Hanovro
Hanovro
Situo de Hanovro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hannover [+]
vdr
La alia fasado de la urbodomo.
Stacidomo.
Geografia pozicio en Germanio.
Urbodomo.
Urbodomo.

Hanovro[1]Hanovero estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 545 045 loĝantojn. La urbo estas grava industria kaj komerca centro; ĝi havas universitaton, plurajn altlernejojn kaj estas okazejo de diversaj internaciaj foiroj. La urbo kaj 20 ĉirkaŭaj komunumoj konsistigas la distrikton Regiono Hanovro.

Germana nomo: Hannover [haNOfer]
Situo: 52° 24′ N, 9° 44′ O (mapo)52.49.7333333333333, apud la rivero Leine
Areo: 204,09 km²
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Alteco: averaĝe 55 m super la marnivelo

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

La Reĝlando Hanovro (en germana: Königreich Hannover) estis establita en oktobro 1814 fare de la Kongreso de Vieno, kun la restaŭrado de Georgo la 3-a de Britio al siaj Hanovraj teritorioj post la Napoleona epoko. Ĝi sukcedis la iaman Elekto-Princlandon Hanovron. Hanovro (konata formale kiel Elekto-Princlando Brunsvigo-Luneburgo), kaj aliĝis al 38 aliaj suverenaj ŝtatoj en la Germana Konfederacio en junio 1815. La Reĝlando estis regata de la Hanovra dinastio en persona unio kun Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando ekde 1814.

Bombardado de Hanovero okazis dum la Dua Mondmilito, fare de la bombaviadiloj de la Royal Air Force (RAF) kaj de Usono (USAAF). Pro totalo de 125 atakoj (depende de la fontoj ankaŭ: 88) mortis 6 782 personoj.

En 200 okazis la Expo 2000 en la Hanovra foirejo (Messegelände Hannover), kiu estas fama pro gastigado de CeBIT.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En orienta urboparto de Hanovro konektiĝas la germana aŭtovojo A2 (de sudokcidento al oriento) kaj germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo). Mallonga plia aŭtovojo en la urbo estas la germana aŭtovojo A37. Sed ankaŭ per trajnoj la urbo per facile atingeblas. En la ĉefstacidomo la sudenvojanta rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg kun branĉo sudokcidenten al Frankfurto ĉe Majno konektiĝas al pliaj rapidtrajnaj linioj sudokcidente al la Ruhr-Regiono kaj Kolonjo, okcidente al Osnabrück kaj Amsterdamo, nordokcidente al Bremeno, norde al Hamburgo kaj Danio kaj oriente al Berlino kaj Pollando.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Hanovra foiro - germane Hannover Messe (HM) - estas la tutmonde plej signifa industria foiro. Ĝi okazas ĉiujare en la urbo Hanovro. La foirejo estas laŭ areo la tutmonde plej granda ekspoziciejo. En ĝi okazis ankaŭ la Internacia ekspozicio de 2000, kiu penis prezenti laŭeble multajn mondajn kulturojn komence de la tria jarmilo, kaj ĉiujare en la foirejo okazas ankaŭ la foiro CeBIT, la tutmonde plej granda foiro pri informa teknologio.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Hanovro[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj ricevante klarigojn dum SAT kongreso en 2016 pri la detruo de Hanovro dum la Dua Mondmilito.

En la komenco de 20-a jarcento Paul Friedrich Wilhelm Tarnow propagandis Esperanton en la urbo. En 1907 oni fondis la unuan Esperanto-grupon de la urbo. Inter aliaj eventoj, de la 27-a de decembro 1987 ĝis la 3-a de januaro 1988 la 31-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la Hanovro, en granda seminariejo flanke de la lago Maschsee, kaj pritraktis la temon "Sano". Hodiaŭ daŭre ekzistas vigla movado en la urbo. En la urboparto Döhren-Wülfel estas strato nomata "Esperantostraße".

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Futbala Mondpokalo 2006[redakti | redakti fonton]

Hanovro estis unu el la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9a de junio kaj la 9a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Hanovro. En la dum 2004 tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havas 39 297 sidlokojn, okazis pluraj maĉoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Hanovro" laŭ PIV, https://vortaro.net/#Hanovro_kd : "Ĉefurbo de Malsupra Saksio"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]