Warcino
| Warcino · Varzin | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Pollando | |||
| Administrado | |||
| SIMC kodo | 0745208 [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 450 () [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 54° 13′ N, 16° 51′ O (mapo)54.22277777777816.857222222222Koordinatoj: 54° 13′ N, 16° 51′ O (mapo) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Warcino [varˈt͡ɕinɔ] (germane: Varzin) estas vilaĝo en la administracia distrikto Gmina Kępice, ene de distrikto Slupsko, Pomeria provinco, en norda Pollando.[1]
Tiu komunumo kuŝas en Interna Pomerio en la maldekstra bordo de la rivero Wieprza (ĝis 1945 germane Wipper), proksimume je 3 kilometroj sudokcidente de Kępice (ĝis 1945 germane WiHammermühlepper), 30 km sudokcidente de Słupsk (ĝis 1945 germane Stolp), kaj 117 km okcidente de la regiona ĉefurbo Gdansko (ĝis 1945 esperante Dancigo). La vilaĝo havas 450 loĝantojn.
Tie aĉetis kamparan bienon Otto von Bismarck.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekde plej laste la mezo de la 13-a jarcento, la vilaĝo apartenis al la duklando Pomerio kadre de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco. Post la formorto de la Grifa dinastio la duklandon kadre de la Tridekjara Milito akiris la reĝlando Svedio en 1630, kaj ekde tiam ĝi estis konata kiel Sveda Pomerio - tamen ĝi daŭre apartenis al la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco ĝis tiu malfondiĝis en 1803. Inter la jaroj 1807 kaj 1815 ŝanĝiĝis la posedoj inter la Reĝlandoj Svedio, Danio, Prusio kaj la Franca Imperio kadre de la Napoleonaj militoj - ekde la Viena Kongreso la areo firme apartenis al la Reĝlando Prusio, sendepende de la dispartigoj de Pollando-Litovio, kiuj al la reĝlando aldonis pliajn areojn pli oriente. Post la Dua Mondmilito la vilaĝo kiel la ĉirkaŭaj areoj doniĝis al la komunisma Pola Popola Respubliko, la germanlingvaj loĝantoj estis forpelitaj ĝis 1946.




