Saltu al enhavo

Kępice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kępice
germane: Hammermühle

Blazono

Blazono
urbo
Kępice (Pollando)
Kępice (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Kępic
Provinco Pomeria provinco
Distrikto distrikto Slupsko
Komunumo komunumo Kępice
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 54° 14′ N, 16° 53′ O (mapo)54.24111111111116.889722222222Koordinatoj: 54° 14′ N, 16° 53′ O (mapo)
Areo 6,11 km²
Loĝantaro 3878 (en 2004)
Loĝdenso 634,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 77–230
Telefona antaŭkodo 59
Aŭtokodo GSL
TERYT 6222812054
Estro Magdalena Gryko (en 2004)
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Niepodległości 6
Poŝtkodo de estraro 77–230
Komunuma retejo Oficiala retejo
vdr
Hammermühle en la jaro 1890
La palaco en Varzin, el la dua duono de 19a jarcento
La palaco de Otto von Bismarck en Varzin (nun pole Warcino) - nuntempe
la domo de la grifa familio Puttkamer en Bartin (Barcino)
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando
historia domaro en la loĝloko
La rivero Wipper / Wieprza, prononco Vjepĵa
La palaco Schloss Besswitz, ĉ. la jaro 1860 (nun pole Biesowice)

Kępice (jen pole, ekde 1946, germane Hammermühle, kaŝube Hômer, pole en 1945-1946 nomita Businko) estas urbo en Pomeria provinco en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Słupsk.

La urbon ĉirkaŭas la la Praarbaro de Slupsko kaj trafluas ĝin la rivero Wieprza /prononcu: Vjepĵa/ (ĝis 1945 Wipper'), kaj la urbo situas ĉe la fervojo PiłaUstka kaj ĉe la vojevodia vojo .

En la ĉirkaŭaĵo troviĝas kelkaj lagoj, ekz. Obłęskie (malpreciza prononco Obŭenskje, ĝis 1945 Woblanser See), Kryształek (prononco Kristaŭek, ĝis 1945 Kristallsee, "Kristala Lago" pro la tre pura, do kristala akvo), Łętowo (malpreciza prononco Ŭentovo, ĝis 1945 Lantower See), Nakło (prononco Nakŭo, ĝis 1945 Nakeler See).

La 31an de decembro 2004 jaro la Urbo kaj Komunumo Kępice havis 11 mil da loĝantoj.

Jam en la 10-a kaj 12-a jarcento en la loko de la hodiaŭa urbo ĉe la rivero Wieprza estis la ligna burgo kaj ĝis hodiaŭ restis parto de la ligno-teraj remparoj. Dum jarcentoj en la ĉirkaŭaĵo estas densa praarbaro. Ĝis la tridekjara milito ekde 1618 la regiono restis sendependa, ekde 1630 ĝi estis parto de sveda Pomerio, en 1637 finiĝis la dinastio de Grifoj, kaj en 1648 la urbo kaj la orienta parto de la duklando Pomerio eniris la limojn de la germanlingva Elektoprinclando Brandenburgio. La plirapida setlado okazas en la dua duono de 19a jarcento. En la valo de la rivero nun nomata Wieprza oriente de la vilaĝo Varzin (nun pole Warcino, prononcu Varcino) troviĝis forĝejo. La 7-an de julio 1867 la iama prusia kanceliero (ĉefministro) Otto von Bismarck aĉetis de Werner Ewald von Blumenthal la bienon Varzin danke al la dotacio de 400 mil taleroj akirita post la venka por li en la milito inter Prusio kaj Aŭstrio en La Prusia-aŭstria milito de la jaro 1866, alinome Germana militoInterfrata milito. En la jaro 1868 Otto von Bismarck ordonis konstrui ĉe la rivero Wipper (ekde 1945 pole Wieprza, prononco Vjepĵa) la paperfabrikon en Hammermühle. Sekve en la proksima loko Fuchsmühle (prononco FUKSmyle, ekde 1945 pole Kruszka, prononco Kruŝka) eĉ pli grandan paperfabrikon kaj ili ambaŭ fariĝas la plej granda fabriko en Orienta Pomerio, tre grava en la produktado de monbileta papero por tuta Prusio.

Apud la fabrikoj kaj entreprenoj aperas loĝkvartaloj. Post la finkonstruado de fervojo de Neustettin (Szczecinek) tra Rummelsburg (Miastko) ĝis Stolp (Słupsk) en Hammermühle oni konstruis la stacidomon, kaj tra 7 km norde lokita fervojloko Zollbrück (ekde 1945 Korzybie, prononco Koĵibje) la ligon kun fervojlinio inter Schlawe (ekde 1945 Sławno) kaj Bütow (nun Bytów). En la jaro 1898 la nova posedanto fariĝis Wilhelm von Bismarck, filo de la kanceliero de la Germana Imperiestra Regno kaj estro de Orienta Prusio. Post lia morto la posedaĵojn en Varzin heredis lia ununura filo Wilhelm Nikolaus von Bismarck (1896–1940).

Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon kaj ricevis polan nomon. Ĝis 1947 la germana loĝantaro estis komplete forigita kaj anstataŭita per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de malantaŭ la Curzon-linio.

La partneraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]
Lothar Bisky (2005)
Otto von Bismarck

Famuloj ligitaj kun Kępice

[redakti | redakti fonton]

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La 16-an de februaro 2014 venis de Slupsko dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la pola senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio, kiu post la Senato estis prezentata jam en 19 polaj urboj, invitis al la urbo la esperantista studento Mariusz Borysiewicz kune kun Magdalena Gryko la urbestrino de Kępice kaj la ekspozicio okazis en la urbodoma biblioteko en Kępice (vidu la ligilon:[1], [2])

La 19an de februaro 2015 okazis la inaŭguro de la Senata E-Ekspozicio en la Urbo sub la Patroneco de la Urbestrino Magdalena Gryko kun la persona ĉeesto de Vic-urbestro Maciej Chaberski, krome Direktorino de la Biblioteko kie estas prezentata la ekspozicio, direktoroj de tri gimnazioj kun tri instruistoj kaj kompreneble la lernejanoj kaj loĝantoj de la urbo kaj komunumo - sume pli ol 90 personoj. La vernisaĝon partoprenis ankaŭ la kunordiganto de la Senata E-Ekspozicio Eduardo Kozyra el Malbork, vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj Mariusz Borysiewicz (esperantisto, doktoriĝ-kandidato) el Słupsk (kiu jam finis la fundamentan kurson de Esperanto en Pomeria Akademio en Słupsk antaŭ kelkaj tagoj). Post la vernisaĝo aliĝis al la repida E-kurso dekkelkaj personoj, ĉefe lernantoj kaj du instruistoj kiun gvidos Eduardo Kozyra. La ekspozicio daŭris ĝis la 21-a de marto kaj dum la 5 lastaj tagoj okazis la rapida kurso de Esperanto, t.e. de la 17a de marto ĝis 21a de marto 2015 - pliaj informoj pri la kurso, legu en la ligilo: http://www.kepice.naszabiblioteka.com/n,szybki-i-bezplatny-kurs-jezyka-esperanto

De la 25a de marto 2015 la ekspozicio veturis al urbo Darłowo en Okcidenta Pomerio, tie la 13-an de aprilo okazos la vernisaĝo en la Centro de Kulturo, en la fojero de la kinejo "Bajka" ("Fabelo") kun la ĉeesto de la urbestro kaj la loĝantoj de la urbo.

La Konfeskomunumoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

BIBLIOGRAFIO nur en la pola:

  1. Białecki Tadeusz (2002): La terminaro de la nuntempaj geografiaj nomoj de Okcidenta Pomerio kun la nomoj portempaj de la jaroj 1945-1948 (Słownik współczesnych nazw geograficznych Pomorza Zachodniego z nazwami przejściowymi z lat 1945 – 1948), La Pomeria Biblioteko en Szczecin (Książnica Pomorska w Szczecinie), Szczecin.
  2. Borówka Ryszard (2002): La Naturo de Okcidenta Pomerio (Przyroda Pomorza Zachodniego), La Eldonejo "In Plus" (Oficyna In Plus, Ŝtetino.
  3. Ellwart Jarosław (2000): Kaŝubio (Kaszuby), Regiono (Region), Gdinio / Gdynia.
  4. Ellwart Jarosław, Loew Peter Oliver (2001): La spuroj de Bismarck en Pomerio (Śladami Bismarcka po Pomorzu), Regiono (Region), Gdinio / Gdynia.
  5. Komorowski Krzysztof (1993): La konspiro en Pomerio en la jaroj 1939-1947 (Konspiracja pomorska 1939 – 1947). Leksikono (Leksykon), Novus Orbis, Gdansko
  6. Krockow Christian Graf von (1998): Bismarck. Biografio (Biografia), Magnum, Varsovio
  7. Łysakowski Piotr (1997): Otto von Bismarck. La vivo kaj la eksterlanda politiko de la "fera kanceliero" (Otto von Bismarck. Życie i polityka zagraniczna „żelaznego kanclerza”), La Eldonejo Pola-Germana (Wydawnictwo Polsko–Niemieckie), Varsovio
  8. Mazurkiewicz – Palacz Krystyna (2012): La iamaj tombejoj en la distrikto Slupsko (Dawne cmentarze w powiecie słupskim), distrikta starostejo en Slupsko (Starostwo Powiatowe w Słupsku)
  9. Pilak Piotr (2006): La historiaj kaj naturaj valoroj de la ĉirkaŭaĵo de Warcino (Walory historyczno – przyrodnicze okolic Warcina), La Zespół Szkół Leśnych i Ogólnokształcących im. prof. Stanisława Sokołowskiego w Warcinie, Warcino.
  10. Świetlicka Alicja, Wisławska Elżbieta (1998): Słownik historyczny miast i wsi województwa słupskiego, Stowarzyszenie Bibliotekarzy Polskich Okręg Słupski, Slupsko.

Eksteraj igiloj

[redakti | redakti fonton]