Duopa Alianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Duopa Alianco estis defenda alianco inter Germana Imperiestra Regno kaj Aŭstrio-Hungario, kiu estis kreita per traktato la 7-an de oktobro 1879, kiel parto de la sistemo de aliancoj elpensita de Bismarck post la kongreso de Berlino.

La germana ĉefministro Otto von Bismarck, la plej grava apoganto de la Duopa Alianco.

En la kontrakto, Germanio kaj Aŭstrio-Hungario promesis helpi unu la alian, en kazo de atako de Rusio. Cetere la du ŝtatoj promesis bonintencan neŭtralecon, se unu el ili estis atakita fare de alia eŭropa potenco (precipe oni pensis al Francio).

Kiam Aŭstrio-Hungario kaj Germanio formis la aliancon en 1879, ĝi estis unu el la pli surprizaj aliancoj de sia tempo. Kvankam la germana lingvo estis parolita en ambaŭ ŝtatoj, la interesoj de la du ŝtatoj estis ofte kontraŭaj. Plie, la Habsburg-regantoj de Aŭstrio opiniis ke la apogo al naciismo, kiu estis praktikita fare de Germanio, povus detrui ilian imperion. Tamen, la komuna malinklino al Rusio unuigis la du ŝtatojn kaj ebligis la traktaton.

En 1881, Italio perdis en la konkurado kun Francio por establi kolonion en Tunizio kaj por gajni diplomatian subtenon, en 1882 aliĝis al Germanio kaj al Aŭstrio-Hungario por formi la Triopan Aliancon.Tiu estis la unua formala milit-alianco en Eŭropo, la dua estis la Triopa Entento formita en 1907.

Dum la 1-a Mondmilito, aliflanke, Italio ne iris al milito tuj kun siaj aliancanoj sed restis neŭtrala. En 1915, post la Traktato de Londono, ĝi aliĝis al la Triopa Entento kaj deklaris militon al Aŭstrio-Hungario, kaj pli poste al Germanio. La Duobla Alianco daŭris dum la milito kaj finiĝis kun la malvenko de la centraj potencoj en 1918.