Paco de Prago (1866)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freden i Wien
packontraktokontrakto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Bismarck, “patro” de la Germana nacio

La Paco de Prago de la jaro 1866 finigis la militon inter la Aŭstra Imperio kaj la Reĝlando Prusujo. Tiu estis la dua de tri militoj kondukintaj al la Germana unuiĝo al la Germana Imperiestra Regno en 1871.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pakto de Prago estis farata la 23-an de Aŭgusto 1866. Post kiam Prusujo estis superinta la aŭstrajn trupojn en la Batalo ĉe Hradec Králové, ĝi eblis disvastigi sian influon en la resto de Germanujo por pliproksimiĝi al unuiĝenda germana nacio. Sed por ne danĝerigi la balancon de potencoj en Eŭropo, Otto von Bismarck, kiu estis la ĉefministro de Prusujo tiutempe, interkomunikiĝis kun Francujo pri la pacaj kondiĉoj en la pakto de Prago. Oni decidis, ke Prusujo ne prenu aŭstrajn teritoriojn, sed ke sufiĉu al Prusujo sia nuna dominanteco super ĉiuj aliaj germanaj landoj. Tamen, Prusujo prenis regionojn de aŭstraj aliancitoj kaj krome dissolvis la Germanan Federacion, kiu estis alianco inter Prusujo, Aŭstrujo kaj aliaj germanaj landoj, kiu estiĝis en la Viena Kongreso de 1815, por fondi la Nordgermanan Federacion, kiu ne inkludis Aŭstrujon. Tiumaniere, Prusujo plifirmigis sian potencon kaj decidis por la malgranda germana nacio, al kiu ne apartenis Aŭstrio kontraste al la granda germana nacio (kp. Demando pri Germanujo).[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leicht, Johannes: Der Prager Frieden 1866. El: Deutsches Historisches Museum (DHM). Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/reaktion/deutscherbund/pragerfrieden/index.html. Vidita la 23-an de Decembro 2013.