Eric Hobsbawm
Eric Hobsbawm | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1917 en Aleksandrio |
Morto | 1-an de oktobro 2012 (95-jara) en Londono, Anglio, ![]() |
Mortokialo | pneŭmonito |
Tombo | Tombejo Highgate |
Lingvoj | angla lingvo • germana lingvo • franca lingvo • itala lingvo • hispana lingvo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Alma mater | King's College • St Marylebone Grammar School |
Familio | |
Infanoj | Julia Hobsbawm • Andy Hobsbawm |
Okupo | |
Okupo | verkisto • ekonomia historiisto • socihistoristo • universitata profesoro • muzika ĵurnalisto |
Verkoj | The Age of Revolution: Europe 1789–1848 Banditoj The Age of Capital: 1848–1875 The Age of Extremes: A History of the World, 1914–1991 |
Eric John Earnest HOBSBAWM (Eric Obstbaum) (naskiĝinta la 9-an de junio 1917 en Aleksandrio, Egiptio, mortis la 1-an de oktobro 2012 en Londono) estis juddevena[1] brita marksisma historiisto kaj verkisto. Li estis dum longa tempo ano de la iama Komunista Partio de Britio kaj de Komunist-Partia Grupo de Historiistoj. Li ankaŭ estis prezidanto de Birkbeck (Universitato de Londono).
Unu el la temoj, pri kiu interesiĝas Hobsbawm estas la disvolviĝo de tradicioj. Li studis pri sociaj konstruiĝoj de tradicioj en kuntekste de nacio-ŝtato. Li argumentis, ke multaj tradicioj estas kreitaj de naciaj elitoj por pravigi la ekziston kaj gravecon de siaj naciaj ŝtatoj.
Poligloto[redakti | redakti fonton]
Li estis poligloto kaj parolis la hebrean, anglan, germanan, francan, hispanan kaj italan kaj ankaŭ komprenis la nederlandan, portugalan kaj katalunan.
Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- The Jazz Scene (1959)
- The Age of Revolution: Europe 1789-1848 (1962)
- The Age of Capital: 1848-1875 (1975)
- The Invention of Tradition (1983)
- The Age of Empire: 1875–1914 (1990)
- The Age of Extremes: the short twentieth century, 1914–1991 (1994)
- Globalisation, Democracy and Terrorism (2007)
- Fractured Times: Culture and Society in the 20th Century (2013)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (en) William Grimes, Eric J. Hobsbawm, Marxist Historian, Dies at 95, The New York Times, la 1-an de oktobro 2012