Unuiĝinta Metodisma Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La "Kruco kaj Flamo", simbolo de la Unuiĝinta Metodisma Eklezio

La Unuiĝinta Metodisma Eklezio (angle, United Methodist Church; diversaj aliaj nomoj laŭlingve kaj laŭlande) estas tutmonda protestanta kristana eklezio. Ĝia centro estas en Usono, sed pli ol 40% el ĝiaj membroj estas en aliaj landoj. En novembro 2015 la tutmonda eklezio havis ĉirkaŭ 12,1 milionoj da membroj, el kiuj ĉ. 7,2 milionoj estis en Usono. La Unuiĝinta Metodisma Eklezio estas la plej granda organizita eklezio inter la entute ĉ. 80 milionoj da metodistojveslianoj. Ĝi formas grandan parton de la Monda Metodisma Konsilio. Sub la nuna nomo la eklezio kreiĝis en 1968 per la kunfandiĝo de "The Methodist Church" ("La Metodisma Eklezio") kaj "The Evangelical United Brethren Church" ("La Evangelia Unuiĝinta Eklezio de la Frataro"). Teologie, la Unuiĝintaj Metodistoj estas plejparte arminianaj. Organize, ĝi havas (kontraste al iuj metodismaj eklezioj) episkopojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Koncizegigita el informoj en la angla Vikipedio.