UMCOR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UMCOR
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1940 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Atlanta
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La United Methodist Committee on Relief (UMCOR) aŭ en Esperanto Unuiĝinta Metodisma Komitato por Helpado estas la tutmonda homama, neprofitcela organizaĵo de la Unuiĝinta Metodisma Eklezio (UMC) pri helpo kaj evoluigo. Ĝiaj administraj elspezoj estas financataj pere de monkolektoj dum solidarecaj dimanĉoj[1] proponitaj de UMCOR.

UMCOR provizas praktikan, antaŭvidan subtenon al la plej vundeblaj postvivantoj de kronikaj aŭ provizoraj krizokazoj pro naturaj aŭ civilaj kaŭzoj. La misio de UMCOR estas malpezigi homan suferon kaj liveri helpon al homoj senkonsidere de raso, religio, politiko aŭ sekso[2].

La programoj de UMCOR temas pri malsato, malriĉeco, daŭrebla agrikulturo, internaciaj kaj enlandaj urĝaj krizoj, helpo al rifuĝintoj kaj enmigrintaj, tutmondaj sanoproblemoj kaj transira disvolviĝo. Ĉi tiuj programoj estas klasifikitaj en tri gravaj kampoj:  homama helpado post katastrofo, daŭrebla dsivolviĝokaj tuteca sano (en kunlaboro kun UM Global Ministries).

Oficejoj en Novjorko, Vaŝingtono kaj Vieno (Aŭstrio), esploras mondajn situaciojn kaj pritaksas kiel helpado povas esti plej bone organizita pere de programoj laŭ geografiaj regionoj: Afriko, Eŭropo kaj Azio, Latin-Ameriko kaj la Kariboj kaj Usono.

Helpoprovizado[redakti | redakti fonton]

Inter la lernejaj kestetoj (en : school kits)  kiun UMCOR kreis kaj distribuas estas la kudra ilaro. Sewing kits (kudraj kestetoj) provizas la ricevantojn ŝtofojn, tondilon, nadlojn, fadenojn kaj butonojn. Kudraj kestetoj celas helpi homojn lerni krei sian propran vestaĵon anstataŭ simple provizi vestaĵojn. Ĉi tiu ilaro ankaŭ antaŭenigas kulturan konservadon, permesante al ricevantoj kudri vestaĵojn laŭ siaj propraj kulturaj stiloj. La kestetaj enhavoj ŝanĝiĝas periode. Kontrolu la retejon UMCOR por la plej nova postuloj[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Solidarity Sunday (Solidareca dimanĉo)
  2. (angla) NGO Aid Map Arkivigite je 2019-08-09 per la retarkivo Wayback Machine (NRO helpomapo)
  3. (angla) Sewing Kits Arkivigite je 2020-10-17 per la retarkivo Wayback Machine, UMCOR
  4. (angla) Sewing Kit Video, UMCOR

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]