Dornokrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesuo portas la dornokronon, El Greco 1580

Dornokrono estas en kristanisma terminologio unu el pasionaj iloj (Pasiono estas biblia termino por la sufero de Jesuo Kristo, torturado, kiu antaŭis al la krucumado mem.)

La relikvo de la dornokrono de Jesuo Kristo ĝis la 15a de aprilo 2019 ĝi troviĝis en la Katedralo de Nia Damo de Parizo, ĝis la granda incendio en la katedralo

Temas pri dornokrono, kiun soldatoj surkapigis antaŭ lia krucumado. Komune kun fragmito ("sceptro") kaj purpura mantelo ĝi servis kiel doloriga parodio al lia titolo de juda "reĝo" (kulpigo, pro kiu li estis oficiale fare de Pontio Pilato kondamnita). Oni parolas pri ĝi en evangelioj kaj ofte mencias ĝin ankaŭ pluaj fruaj kristanaj tekstoj.