Monty Python

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monty Python [monti pajton] estis angla komedia grupo, konsistinta el John Cleese, Terry Jones, Eric Idle, Michael Palin, Graham Chapman (mortis 1989), kaj Terry Gilliam. Ili komencis en televido kun la serio "Monty Python's Flying Circus" (La fluganta cirko de Monty Python), unue dissendita fare de la BBC, la 5-an de oktobro 1969, kaj ili pasis poste al kino. Ilia komikeco estis bazita sur senlima bildodetruo kontraŭ ĉiuj, la superrealismo kaj emo al la absurdo.

Ili tre influis la kulturon de la fino de la 20-a jarcento. La vorto spamo devenas de aludo al iu de iliaj televidaj skeĉoj. Post la morto de Chapman, la grupo disiĝis en la 1980-oj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1971And Now For Something Completely Different (Kaj jen io tute malsama)
  • 1975Monty Python and the Holy Grail (Monty Python kaj la Sankta Gralo)
  • 1979Life of Brian (La vivo de Brian)
  • 1982Monty Python at the Hollywood Bowl
  • 1983The Meaning of Life (La signifo de vivo)

Famkonataj skeĉoj[redakti | redakti fonton]

  • Dead Parrot (Mortinta papago)
  • Ministry Of Silly Walks (Ministerio pri stultaj irmanieroj)
  • The Lumberjack Song (La kanto de l' Arbohakisto)
  • Nobody expects the Spanish Inquisition (Neniu atendas la Hispanan Inkvizicion)
  • Spam (SPAM™ - enladskatola porkaĵo), donas sian nomon al la nunaj spam-mesaĝoj...

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]