John Cleese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Cleese
John Cleese in 2008
John Cleese in 2008
Naskonomo John Marwood Cleese
Naskiĝo 27-an de oktobro 1939
en Flago-de-Anglio.svg Weston-super-Mare, Anglio
Aktivaj jaroj 1965 - nuntempe
Edz(in)o Connie Booth
Oficiala retejo www.thejohncleese.com
Karakteriza(j) rolo(j) rolo de Basil Fawlty
v  d  r
Information icon.svg

John Marwood CLEESE (naskiĝis en Weston-super-Mare (Anglio) la 27-an de oktobro 1939) estas brita aktoro, komikulo kaj filmisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cleese naskiĝis en Weston-super-Mare, Somerset, kiel sola infano de Muriel Cross, akrobatino, kaj Reginald Francis Cleese (1894), kiu laboris en la vendado de asekuroj.[1] La familia nomo antaŭe estis "Cheese" (Fromaĝo), sed sia patro ŝanĝis tion en "Cleese" en 1915, ĉar oni turmentis lin pro tio.[2][3]

Cleese verkis en 1963 la scenaron por la revuo Cambridge Circus kiu prezentiĝis en Londono, Nov-Zelando kaj Broadway. Post tio li kelktempe mem ludis en kaj ekster Broadway. Li renkontis estontan Python-on Terry Gilliam kiam li rolis en la muzikalo Half a Sixpence, kaj ankaŭ la usonan aktorinon Connie Booth, kun kiu li ja la 20-a de februaro 1968 geedziĝis.

Li konatiĝis pro la partopreno je "Monty Python's Flying Circus" (1969-1974) kun ĝia absurda humuro.

Kune kun lia tiama edzino Connie Booth li faris la televidserion "Fawlty Towers" (1975-1979) en kiu li rolis kiel la hotelestro Basil Fawlty, kaj lia edzino kiel la ĉambristino Polly.

En junio 2006 Cleese anoncis ke li ĉesos roli en kaj verki de komedioj. Kiel kaŭzo li indikis sian aĝon kaj la fakton ke oni ne povas superi "Fawlty Towers"-on.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Cleese Biography (1939–). Filmreference.com. Alirita 14 juni 2010.
  2. John Cleese's father. Everything2.com (2 February 2001). Alirita 14 juni 2010.
  3. John Cleese's Towering Legacy. Rolling Stone. Alirita 23 oktober 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]