Time Bandits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Time Bandits
longa filmo
Originala titolo Time Bandits
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 16 jul. 1981
Ĝenro sciencfikcia filmo, fantasta filmo, aventura filmo, komedia filmo, time-travel film
Kameraado Peter Biziou
Reĝisoro(j) Terry Gilliam • Michael Palin • John Cleese • Sean Connery • Shelley Duvall • Katherine Helmond • Ian Holm • Ralph Richardson • Peter Vaughan • David Warner
Produktisto(j) Terry Gilliam
Scenaro Michael Palin • Terry Gilliam
Filmita en Maroko
Loko de rakonto AtlantikoAntikva GrekioAnglio
Muziko de Michael Moran
Rolantoj John Cleese • Sean Connery • Shelley Duvall • Katherine Helmond • Ian Holm • Ralph Richardson • Peter Vaughan • David Warner • Kenny Baker • Michael Palin • Jim Broadbent • Craig Warnock • David Daker • Charles McKeown • David Leland • David Rappaport • Derek Deadman • Derrick O'Connor • Frances de la Tour • Jack Purvis • Neil McCarthy • Terence Bayler • Tony Jay • Roger Frost • Preston Lockwood • Winston Dennis
Produktinta firmao HandMade Films 
Janus Films
IMDb
vdr

Time Bandits (Tempobanditoj) estas brita filmo de 1981 reĝisorita de Terry Gilliam, eks-membro de Monty Python, kun John Cleese, Sean Connery, Shelley Duvall, Katherine Helmond, Ian Holm, Michael Palin, Craig Warnock, David Rappaport, David Warner kaj Ralph Richardson.

La filmo estas konsiderata Kulta filmo, kaj klasikaĵo kaj de la genro kaj de la filmaro de Gilliam. Li aludis la filmon kiel la unuan en "trilogio de la imagopovo", formita ankaŭ per Brazil (1985) kaj The Adventures of Baron Munchausen (1988).[1] La tri filmoj havas komunan temon, nome la lukto por la imagopovo kaj la libereco de pensaro en mondo kiu opozicias al tiaj ideoj. Krome, la temaron oni prezentas tra la rigardo de la protagonistoj de la menciitaj filmoj, el infano (Time Bandits) tra plenkreskulo (Brazil) kaj finfine per tiu de maljunulo (The Adventures of Baron Munchausen).[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kevin estas infano kun granda imagopovo, kiu legas nokte en sia ĉambro, kiu kaŝas nekredeblan portalon, kiu funkcias kiel tempotunelo, kaj tra ĝi alvenas bunta grupo de nanoj kiuj fuĝas el sia posedanto, la Suprema Ento. La nanoj fuĝas ekde la epoko de la 7 tagoj dum kiuj okazis la mondokreado, en kiu ili partoprenis kreante la arbojn. Post tio la grupo ŝtelis al la Suprema Ento la mapon kiu detaligas la diversajn tempotunelojn, kaj fuĝas el sia "ĉefo" ekde tiam, dum ili ŝtelas ĉiajn ajn relikvojn kaj riĉaĵojn.

Kevin sekvas la ribeleman grupon kaj falas kun ili en unu de la tempotruojn, pro kio startas por li vivo de aventuroj tra la tempo: unue ili konas la figuron de Napoleono Bonaparte dum la batalo de la ponto de Arcole, poste tiun de Robin Hood dum la Mezepoko kaj la reĝon Agamemno dum mita Antikveco. Veturinte kaj droninte kun la RMS Titanic en 1912, ili estis trompitaj de la nemezo de la Suprema Ento, Malico, kaj portitaj al la Epoko de la Legendoj kaj al la Fortikaĵo de la Fina Malhelo, en kiu ili devos lukti por la kontrolo de la mapo kaj la savo de la Universo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Craig Warnock - Kevin
  • David Rappaport - Randall
  • Jack Purvis - Wally
  • Kenny Baker - Fidgit
  • Malcolm Dixon - Strutter
  • Mike Edmonds - Og
  • Tiny Ross - Vermin
  • David Warner - El Mal
  • Ian Holm - Napoléon
  • John Cleese - Robin Hood
  • Sean Connery - Agamemnon

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cine y Tv: Terry Gilliam, la belleza de lo grotesco, de Diego Cuevas en Jot Down
  2. Diego Cuevas en Jot Down

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Time Bandits en la hispana Vikipedio.