The Adventures of Baron Munchausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Adventures of Baron Munchausen
filmo
Originala titolo The Adventures of Baron Munchausen
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1988, 8 dec. 1988
Ĝenro fantasta filmo, komedia filmo, aventura filmo
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Terry Gilliam
Produktisto(j) Ray Cooper • Jake Eberts • David Tomblin • Stratton Leopold • Thomas Schühly
Scenaro Terry Gilliam • Charles McKeown
Filmita en Romo • Hispanio • Almerio • Pinewood Studios
Loko de rakonto Luno
Muziko de Michael Kamen
Rolantoj John Neville • Sarah Polley • Eric Idle • Jonathan Pryce • Oliver Reed • Uma Thurman • Robin Williams • Valentina Cortese • Franco Adducci • Sting • Peter Jeffrey • Ray Cooper • Terry Gilliam • Alison Steadman • Bill Paterson • Charles McKeown • Jack Purvis • Don Henderson • Winston Dennis • Kiran Shah
Produktinta firmao Columbia Pictures 
Allied Filmmakers
IMDb
vdr

La aventuroj de la barono Munchausen (en angla The Adventures of Baron Munchausen) estas la plej konata kinadaptaĵo de la historioj de la barono de Münchhausen, kolektitaj en variaj antaŭaj literaturaj komplilaĵoj, kiel ekzemple ĉe La Vojaĝoj kaj mirigaj aventuroj de Barono Münchhausen. Ĝi estis filmita en 1988 fare de Terry Gilliam, eks-membro de Monty Python, en Belchite, provinco de Teruelo, kaj sur la strando de Mónsul, Níjar, provinco Almerio, kun John Neville en la rolo de la barono kaj la partopreno, inter aliaj, de Robin Williams, Sarah Polley, Uma Thurman kaj Eric Idle.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kadre de centreŭropa milito de la 18-a jarcento okazas teatraĵo pri la vivo de la barono de Münchhausen kaj iom bizaraj epizodoj kiel ekzekuto ordinita fare de Jackson de kuraĝa soldato, ĉar tiu senmoraligas aliajn soldatojn precize pro sia trioa kuraĝo. Tiam maljunulo kiu asertas esti la vera Barono interrompas la ludadon, proteste pro ties multaj malprecizaĵoj. Plendas la publiko, la trupo kaj Jackson, kaj la "vera" Barono altiras la atenton de ĉiuj kaj rakontas siajn aventurojn, starte per veto de vivo aŭ morto kun la Granda Turko, kiam junulo savis sian vivon pere de sia nekredebla bona sorto kaj la helpo de elstaraj kunlaborantoj: Berthold, la plej rapida kuranto de la mondo; Adolphus, pafisto kun superhoma vidkapablo; Gustavus, kiu posedas eksterordinarajn aŭdkapablon kaj pulmopovon; kaj Albrecht, viro enorme forta.

Kiam kanonpafo interrompas la rakonton de la Barono denove maljunulo, la teatraĵo vanuas pro la urĝo savi la urbon. La Barono vagadas, sed Sally Salt, la filino de la direktoro de la trupo, konvinkaj lin resti viva. Insistante ke li sola povas savi la urbon, la Barono fuĝas per balono konstruita el interna vestaĵaro de virinoj, nekonstantinte ke ankaŭ Sally ŝteleniris en la balono. Ili trovas Berthold en la Luno, kaj poste Albrecht ĉe la romia dio Vulkano, post dancado fare de Venuso. Voritaj de enorma marbesto, la vojaĝantoj trovas Gustavus, Adolphus, kaj Bucefalo, la fidela ĉevalo de la Barono. Post ilia reveno surtere, la turka armeo pretas al batalo, sed la helpantoj de la Barono estas tro maljunaj por lukti kiel iam.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • John Neville kiel Barono de Münchhausen.
  • Eric Idle kiel Berthold/Desmond.
  • Sarah Polley kiel Sally Salt.
  • Oliver Reed kiel Vulkano.
  • Charles McKeown kiel Rupert/Adolphus.
  • Winston Dennis kiel Bill/Albrecht.
  • Jack Purvis kiel Jeremy/Gustavus.
  • Valentina Cortese kiel Reĝino Ariadne de la Luno/Violet.
  • Jonathan Pryce kiel oficiro Jackson.
  • Bill Paterson kiel Henry Salt.
  • Peter Jeffrey kiel Sultano.
  • Uma Thurman kiel Venuso/Rose.
  • Alison Steadman kiel Daisy.
  • Ray Cooper kiel Funkciulo.
  • Don Henderson kiel Komandanto.
  • Robin Williams kiel la Reĝo de la Luno.
  • Sting kiel heroa oficiro mortpafita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]