Brazil (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brazil
filmo
Originala titolo Brazil
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 20 feb. 1985, 26 apr. 1985, 18 dec. 1985
Ĝenro novnigra filmo, sciencfikcia filmo, fantasta filmo, komika sciencfikcio, komedia filmo, kristnaska filmo, malutopia filmo, Retrofuturismo, arthouse science fiction film
Kameraado Roger Pratt
Reĝisoro(j) Terry Gilliam
Produktisto(j) Arnon Milchan
Scenaro Terry Gilliam • Tom Stoppard • Charles McKeown
Muziko de Michael Kamen
Rolantoj Jonathan Pryce • Robert De Niro • Katherine Helmond • Ian Holm • Bob Hoskins • Michael Palin • Ian Richardson • Peter Vaughan • Kim Greist • Jim Broadbent • Barbara Hicks • Charles McKeown • Derrick O'Connor • Terry Gilliam • John Flanagan • Gorden Kaye • David Gant • Roger Ashton-Griffiths • Sue Hodge • Simon Jones
Produktinta firmao Regency Enterprises
IMDb
vdr

Brazil estas brit-usona filmo de 1985 reĝisorita de Terry Gilliam, eks-membro de Monty Python, kun Jonathan Pryce, Kim Greist, Ian Holm, Bob Hoskins kaj Robert De Niro. La historio okazas en mondo de distopio, inspirita ĉefe en la romano 1984 de George Orwell (1948), kun kelkaj trajtoj de humoro kaj satiro. La filmo prenas sian titolon de la kanto, gvidmotivo de la rakonto, Aquarela do Brasil, komponita de Ary Barroso en 1939. Por retenis ekzotan tonon, la titolon oni nek tradukis nek adaptis en la plimulto de la landoj (eĉ en Brazilo).[1]

La filmo ricevis plurajn premiojn kaj estis inkludita en la listo de la 100 plej bonaj filmoj de la historio fare de la revuo Time kaj​ estas konsiderata Kulta filmo, kaj klasikaĵo kaj de la genro kaj de la filmaro de Gilliam. Li aludis la filmon kiel la duan en "trilogio de la imagopovo", formita ankaŭ per Time Bandits (1981) kaj The Adventures of Baron Munchausen (1988).[2] La tri filmoj havas komunan temon, nome la lukto por la imagopovo kaj la libereco de pensaro en mondo kiu opozicias al tiaj ideoj. Krome, la temaron oni prezentas tra la rigardo de la protagonistoj de la menciitaj filmoj, el infano (Time Bandits) tra plenkreskulo (Brazil) kaj finfine per tiu de maljunulo (The Adventures of Baron Munchausen).[3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sam Lowry estas burokrata funkciulo en totalisma futurisma mondo. Li kontentiĝas per sia laborposteno kaj sia malgranda trankvila vivo ofte fuĝante per revo en kiu li heroe kaj romantisme luktas por savi sian belan amatinon. Lian kontentigan ekzistadon, sed soleman, komplikas la brutala aresto de iu Archibald Buttle, pro administracia eraro, okazigita de muŝo falinta sur aŭtomata tajpilo. Li klopodas por kompensi tiun maljustecon kaj devas lukti kontraŭ sistemo ege kontrolema kiu konsideras lin iom post iom kiel disidento.

Li vizitas la vidvinon de Buttle por redoni erare elprenitan monon kaj tiuokaze li vidas najbarinon de la supra etaĝo, Jill Layton, kamionŝoforino, kaj ŝi gapas ke Jill similas al la virino en liaj revoj. Sam baraktas por alproksimiĝi al Jill, sed ŝi malaperas antaŭ ol li povas trafi ŝin. Sam malkovras, ke la registroj de Jill estis klasigitaj kaj la nura vojo aliri al ili estas akcepti la promocion al Informa Servo, kiun aranĝis lia altnivela patrino, Ida, kiu estas obsedita per la rejuniga plastia kirurgio. Finfine li trovas Jill kaj konfesas al ŝi lian amon. Ili fuĝas, la polico persekutas ilin kaj ĉion interrompas terorisma atenco.

Jill trovas Sam antaŭ lia detruita loĝejo kaj ambaŭ rifuĝiĝas en la neokupita loĝejo de lia patrino. Kiel funkciulo, Sam falsigas la civilan staton de Jill por ke si aperu oficiale mortinta, kaj tiel eviti pluan persekutadon. Ambaŭ ĝuas amaferan nokton kune, sed la sekvan matenon, oni arestas ilin. Ŝajne Jill mortis dum rezistado kontraŭ sia aresto kaj Sam, akuzita je perfido, estas retenita sur seĝo en enorma malplena cilindra konstruaĵo, cele al torturado fare de sia malnova amiko, Jack Lint. Sam fuĝas denove kaj renkontiĝas kun Jill, sed ĉio ŝajnas produkto de la frenezo en kiu falas Sam, ankoraŭ enfermita en la enorma cilindro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Aktoro Rolulo
Jonathan Pryce Sam Lowry
Kim Greist Jill Layton
Robert De Niro Archibald "Harry" Tuttle
Katherine Helmond Srino. Ida Lowry
Ian Holm Sro. Kurtzmann
Bob Hoskins
Michael Palin Jack Lint
Ian Richardson Sro. Warrenn
Peter Vaughan Sro. Eugene Helpmann

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Re-Viewed: Terry Gilliam's prescient sci-fi Brazil» (en angla). Konsultita la 27an de novembro 2015.
  2. Cine y Tv: Terry Gilliam, la belleza de lo grotesco, de Diego Cuevas en Jot Down
  3. Diego Cuevas en Jot Down

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Brazil en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Brazil (1985 film) en la angla Vikipedio.