Markuspassion (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markuspassion
Passions
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Ĝenro oratorio
vdr

La Markus-Passion aŭ Pasiono laŭ Marko, BWV 247, estas oratoria pasiono de Johann Sebastian Bach, kies temo estas la sufero kaj morto de Jesuo Kristo laŭ la evangelio de Marko. Dum kiam la libreto de Picander komplete konserviĝis en poemkolekto, la muziko validas kiel perdiĝinta, male al la komplete konserviĝinta Pasiono laŭ Mateo kaj Pasiono laŭ Johano; la Pasiono laŭ Luko validas kiel plejparte ne aŭtenta. Markus-Passion estis unuafoje prezentata Sanktan Vendredon la 23-an de marto 1731 en Lepsiko.

Kvankam la muziko perdiĝis, la verko tamen estas certagrade rekonstruebla per la komplete konserviĝinta libreto. Male al la du aliaj aŭtente konserviĝintaj pasionoj Markus-Passion estus parodio, tio signifas, ke ĝi reutiligas movimentojn el jam antaŭe komponitaj verkoj, ekzemple el du sakralaj kantatoj („Widerstehe doch der Sünde“, BWV 54; „Lass Fürstin, lass noch einen Strahl“, BWV 198). Du ĥoralojn el Markus-Passion Bach reutiligis en la kristnaskoratorio. Tiel restas ankoraŭ kelkaj mankantaj arioj, kiujn oni je rekonstruprovoj prenis el aliaj komponaĵoj de Bach. La recitativoj tamen perdiĝis, tiel ke la plej multaj rekonstruprovaĵoj uzas la recitativojn el Markus-Passion de Reinhard Keiser. Bach mem almenaŭ du fojojn prezentis la pasionon de Keiser.

Al la multaj rekonstruprovoj apartenas tiuj de Diethard Hellmann (1964/1976), Andor Gomme (1997), Rudolf Kelber (1998), Ton Koopman (1999), Johannes Koch (1999; baziĝanta sur la versio de Hellmann el 1976) kaj Alexander Ferdinand Grychtolik (2007).

Krom la rekonstruprovoj la moderna kompletigo Und ich erzähle (1993) de Otfried Büsing, laŭ tekstoj de Walter Jens (transskribado de la evangelio laŭ Marko), prezentas pluan eblecon de la okupiĝo pri la fragmento de Bach.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Markuspassion (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3183546 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)