Daniel Eberlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Eberlin
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1647 (1647-12-04)
en Nurenbergo
Morto 1-an de januaro 1715 (1715-01-01) (67-jaraĝa)
en Kaselo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Amelia Elisabeth Juliana Eberlin
Okupo
Okupo komponisto • mintmaster
vdr

Daniel Eberlin (baptita la 4-an de decembro 1647 en Nurenbergo; m. inter decembro 1713 kaj la 5-a de junio 1715 en Kassel) estis germana kapelmajstro kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li tenis viglan vivon, de kies unua parto nur ekzistas notoj de lia bofilo Georg Philipp Telemann. Laŭ tiuj li havis muzikan edukadon en Romo, por post tio batali kiel kapitano de la papaj trupoj en Peloponezo kontraŭ la turkoj. Poste li fariĝis bibliotekisto en sia hejmurbo. Kiel violonisto ĉe la kortega kapelo de Eisenach li estas menciita plurfoje inter 1667 kaj 1678, ke li jam en 1673 laboris ankaŭ en Kassel, ne estas dokumentita. En aŭtuno de 1678 landgrafo Karlo de Hessen-Kassel vokis lin al sia kortego, por reorganizi la tiean kortegan kapelon. En 1685 Eberlin revenis kiel kapelmajstro al Eisenach, kie li estis vokita en 1689 kiel monfarejokontrolisto. Pro malregulecoj - onidire la duko kontraŭleĝe pregis monerojn - li fuĝis en 1692 el Eisenach kaj fariĝis bankestro en Hamburgo. Pri la lasta vivoparto denove ekzistas nur la notoj de Telemann, laŭ kiuj li finfine estis kapitano de la civitana armeo en Kassel. Ankaŭ ege malprecizas la indikoj pri sia mortotago kaj mortejo.

Eberlin estis edzo kaj havis ok gefilojn. Lia filino Amalia Louise Juliane estis la unua edzino de la komponisto Georg Philipp Telemann.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Li kreis kantatojn kaj verkis kolekton de triosonatoj de alta muzika kvalito. Tamen nur malmultaj el liaj verkoj konserviĝis. Al liaj lernantoj apartenas komponisto kaj oficiro Georg von Bertouch (1668–1743).

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ich will in aller Not auf meinen Jesum bauen. (kantato por tenoro sola kaj violono)
  • Allmächtiger, heiliger, ewiger Gott (kantato por soprano, aldo, tenoro, baso)
  • Trium variantium fidium concordia, ternis partibus conflati

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Daniel Eberlin en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)