Preĝejo Sankta Blazio (Mühlhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La preĝejo de nordokcidente
Ĥorejo de la kirko

La Kirko Sankta Blazio (germane Divi-Blasii-Kirche) estas protestantisma preĝejo en Mühlhausen (Turingio), Germanio, troviĝante ĉe la malsupra foirejo (Untermarkt).

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kirko de la urbocentro en la historian lumon venis per donaco de reĝo Henriko al la Ordeno de germanaj kavaliroj en la jaro 1227. La paroĥestro de la kavaliroj, Kristan von Mühlhausen, konstruigis, post sia nomumo je la episkopeco de Kenigsbergo, fortimpresan novan ejon en sia naskiĝurbo. La ĉ. la jaro 1300 finkonstruita hala kirko trinava estis la unua granda gotika katedralo en Meza Germanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En ĝi la artistaj influoj de nordfrancaj kaj rejnlandaj katedraloj kiel ankaŭ de la Elizabeta kirko de Marburg senteblas. En

Per la vitraloj konserviĝis mezepokaj pentraĵoj el antaŭreformaciaj tempoj, atestiloj de vere altega graveco.

En la ĥorejo estas la tomboslabo de la en 1295 mortinta Kristan von Mühlhausen. La skulptita altaro, la triumfkrucifikso kaj la plastikoj de la Sankta Virgulino kaj de Sankta Blazio ĉe la norda transepta portalo ankaŭ restis sendifektaj ĝis hodiaŭ. Ambono, baptopelvo kaj ĥorejkradoj estas renesancaj.

La sonorilaro konsistas el la Dimanĉa sonorilo de 1281 (2500 kg), la messonorilo de 1448 (1100 kg) kaj nombriĝas inter la plej belaj kaj malnovaj en Germanio. Ĉiun sabaton je la horo 18-a sonas ĉiuj sonoriloj de mühlhausen-aj kirkoj.

Preĝeja muziko[redakti | redakti fonton]

La ekde la t.n. Reformacio speciale flegita eklezia muziko danke al la agado de Johann Sebastian Bach surloke (1707/08) instigon rimarkeblan algajnis. Liaj en 1708 surpaperigitaj ideoj pri orgena muziko realiĝis jam en 1709 en instrumento farita fare de la firmao Wender. Okaze de la novkonstruo de la Schuke-orgeno en 1959 la tradicia Bach-disponigo de la fajfiloj denove respektitis por sonigi liajn verkojn kiel eble plej originale. Antaŭkirke staras monumento por Bach kiun kreis Klaus Friedrich Messerschmidt.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

hejmpaĝo