Pasakaljo c-minora (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo de kopio de BWV 582
Unua paĝo de kopio de BWV 582

Pasakaljo c-minora (BWV 582) estas orgenkomponaĵo de Johann Sebastian Bach. Ĝi konsistas el du movimentoj, la fakta pasakaljo kaj fugo. Verŝajne tre frua verko, ĝi estas unu el liaj plej gravaj kaj famaj komponaĵoj kaj decide influis pasakaljojn el la 19-a kaj 20-a jarcentoj[1].

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La manskribaĵo nun validas kiel perdiginta; la verko kiel multaj el la komponaĵoj de Bach konserviĝis nur per kopioj de liaj samtempuloj. Verŝajne ĝi estis notita en orgentabulaturo.[2] La ekzakta ekestodato estas malcerta, tamen la fontoj indikas sur tempospaco inter 1706 kaj 1713. Eble Bach verkis ĝin en Arnstadt mallonge post sia reveno el Lübeck[3], kie li supozeble konatiĝis kun analogaj verkoj de Dietrich Buxtehude.

La unua duono de la ostinatotemo (do de la ripetita temo, sur kiu baziĝas la verko), kiu ankaŭ servas kiel fugotemo, devenas plej verŝajne de mallonga verko de la franca komponisto André Raison, Christe: Trio en passacaille el Messe du deuxieme ton en la Premier livre d'orgue[4]. Eble la dua duono de la ostinato ankaŭ devenas de Raison, ĉar ĝi similas pli al la baslinio de Christe: Trio en chaconne el Messe du sixieme ton en la sama libro:

Meze: la ostinato el la pasakaljo de Bach; supre kaj malsupre: la analogaj temoj el la verkoj de Raison (Christe: Trio en passacaille) kaj (Christe: Trio en chaconne). Eĉ se la Trio en chaconne (malsupre) deflankiĝas de la temo de Bach, ĝi surmontras similan strukturon kaj ankaŭ kvinfalon je la fino.

Krom la influo de Raison la verko klare rilatas kun la nordgermana orgentradidicio kaj kun ties ostinatoverkoj – ĉefe sur du ĉakonoj (BuxWV 159–160) kaj unu pasakaljo (BuxWV 161) de Buxtehude – kaj en kelkaj variacioj kaj laŭ la tuta strukturo ĝi estas klare influita de la ĉakonoj de Pachelbel. Bach jen konvinke sukcesas kunfandi nordgermanajn kaj francajn tradiciojn.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Pasakaljo[redakti | redakti fonton]

Pasakaljoj kutime staras en 3/4-takto – la verko de Bach je tio ne faras escepton. La ostinato kun ok taktoj estas iom longe, tamen tio povis nepre okazi (La temo de orgenpasakaljo de Johann Krieger estas same longa). La komenco kun la ostinato sola kiel neakompanata pedalsoloo estas iomete pli malkutima, kvankam ankaŭ ĉi tiu ideo aperas aliloke kaj ankaŭ povus trovebus je Buxtehude, vidu supre[5].

Ekzistas dudek variacioj. La unua komencas per tipa c-minora afekcio, laŭ Philipp Spitta „dolorplena sopirado“, simile al la komenco de ĉakono c-minora de Buxtehude (BuxWV 159). Oni ofte provis montri superan simetrian strukturon en ĉi tiu verko, sed oni ne atingis konsentiĝon[6]. Precipe Christoph Wolff kaj Siegfried Vogelsänder entreprenis gravajn analizojn. Ankaŭ oni asertis simbolajn elementojn en la strukturo; ekz. Martin Radulescu opiniis, ke la movimento havas la "formon de kruco"[7].

La pasakaljo klare intensiĝas ĝis sia kulmino en variacio 12; tiam la paŭzado de la pedalvoĉo klarigas tri trankvilajn variaciojn kiel intermezo, antaŭ ol la sekvaj kvin variacioj kondukas finen.

Interpretantino kaj muziksciencistino Marie-Claire Alain proponis kompreni la 21 temotrairadojn kiel tri triopojn el similaj variacioj; ĉiu el ĉi tiuj grupoj do komencus per citaĵo de ĥoralo, kiuj estas traktataj simile kiel en Orgelbüchlein el la sama tempo[8]:

  • Taktoj 8-12: La soprano enhavas la komencajn tonoj de „Nun komm' der Heiden Heiland“.
  • Taktoj 24-48: Unu melodio citas „Von Gott will ich nicht lassen“.
  • Taktoj 49-72: La gamoj memorigas pri „Vom Himmel kam der Engel Schar“.
  • Taktoj 72-96: Jen Alain asocias la „stelomotivon“ el „Herr Christ, der Ein'ge Gottessohn“.
  • Taktoj 96-120: Ornama figuro simile al tiu el „Christ lag in Todesbanden“ akompanas la temon en soprano kaj transiras en la aldon kaj plue en la bason.
  • Taktoj 144-168: alsupraj intervaloj en la baso memorigas pri la paskoĥoralo „Erstanden ist der heil'ge Christ“.

Alain surmontras ankaŭ videblan similecon de la nombroj: 21 variacioj de la pasakaljo kaj la 12 temokomencoj de la fugo.

Fugo[redakti | redakti fonton]

La pasakaljo transiras preskaŭ seninterrompe en la fugon. Nur la unua duono de la temo estas uzata kiel fugotemo; kiel kontraŭsubjekto aperas transformitaĵo de la dua duono en pulsantaj okonaj notoj. Tuj je la komenco ambaŭ duonoj estas samtempe aŭdeblaj, tiam sekvas dua kontraŭtemo en deksesonoj, kiu ankaŭ daŭre estas uzata en la komponaĵo. La temoj formas streĉoriĉan kombinaĵon el tri diversaj tempotavoloj; kiam ili aperas kombinitaj, tio okazas en neniu el la eblaj voĉkombinaĵoj pli ol tri fojojn; pro tio la fugon oni povas rigardi kiel permutofugo, eble inspirita per la verkoj de Johann Adam Reincken[9].

Dum la plua paso de la fugo Bach modulas al E♭-maĵoro kaj B♭-maĵoro, kaj la tempo inter la temokomencoj kreskas de unu ĝis tri taktoj al sep ĝis dek tri. La tuto kulminas en napola sestakordo, kiu kondukas en la 8-taktan kodon.

Aranĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trivialaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Orkestra aranĝaĵo de la pasakaljo akompanas la komencan scenon de la filmo White Nights – Die Nacht der Entscheidung (1985), en kiu Mikhail Baryshnikov prezentas la baleton Le Jeune Homme et La Mort.
  • Aranĝaĵo de kelkaj komencaj detranĉoj de la pasakaljo dufoje aŭdeblas en la „baptosekvenco“ de la filmo The Godfather – kune kun alia orgenmuziko kaj la finaĵo de la preludo BWV 532, kiu fina la sekvencon.
  • Mallonga ero de la pianoaranĝo far Eugen d'Albert (sonregistraĵo de Angela Hewitt) aperas en The Life Aquatic with Steve Zissou.
  • Ĵazan interpretaĵon publikigis en 1973 flutisto Hubert Laws sur lia koncertregistraĵo Carnegie Hall. Studioregistaĵo haveblas sur lia albumo Afro-Classic (1970).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grove Dictionary of Music and Musicians
  2. Peter F. Williams: The Organ Music of J. S. Bach. Cambridge University Press, 2003, ISBN 0-521-81416-2 (Seite 182).
  3. Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5
  4. Grove Dictionary
  5. Peter F. Williams, siehe oben
  6. Yoshitaki Kobayashe: The variation principle in J. S. Bach's Passacaglia in C minor BWV 582. En: Daniel R. Melamed (Hrsg.): Bach Studies 2. Cambridge University Press, 1995, ISBN 0-521-47067-6.
  7. Martin Radulescu. On the form of Johann Sebastian Bach's Passacaglia in c minor, The Organ Yearbook 1980: 95, Seite 103.
  8. Marie-Claire Alain: Plattenhülle der CD Bach: Orgelwerke Vol. 14. Erato, 1993. Katalognummer 4509-96747-2
  9. Christian Wolff

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Passacaglia c-Moll (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 2870234 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)