Carl Seffner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Seffner
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1861 (1861-06-19)
en Leipzig
Morto 2-an de oktobro 1932 (1932-10-02) (71-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Südfriedhof Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptistodirigentokomponisto
vdr
Nova Bach-monumento en Lepsiko
Por si mem verkita tombomonumento de Seffner sur la lepsika suda tombejo

Carl Ludwig Seffner (* 19-an de junio 1861 en Lepsiko; † 2-an de oktobro 1932 samloke) estis germana skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Carl Seffner studis ekde 1877 ĝis 1883 ĉe la lepsika artakademio ĉe Melchior Zur Straßen. Poste li laboris mallongan tempon en Berlino kaj restis ekde 1886 ĝis 88 en Italio. Post kiam li en 1889 denove revenis en Lepsikon, li sin dediĉis plejparte al portretskulptado. Inter 1889–93 li verkis por la Universitato de Lepsiko la marmorbustojn de Anton Springer, Carl Thiersch, Bernhard Windscheid kaj Carl Ludwig. Seffner estis sekreta kortega konsilisto kaj membro de la lepsika framasonoloĝio Minerva zu den drei Palmen.

En 1895 li sukcesis kune kun Wilhelm His pruvi, ke je la kranio, mallonge antaŭe trovita ĉe la alikonstruado de la Johano-preĝejo temas pri tiu de Johann Sebastian Bach. Liaj meritoj pri anatomia rekonstruado donis al li la titolon kiel honordoktoro pri medicino de la lepsika universitato. Pro sia kapablo, rekonstrui la tipon de la komponisto en tiel konvinka vereco, oni komisiis lin poste per la realigo de la nova Bach-monumento antaŭ la Johano-preĝejo en Lepsiko (1908). En la sama jaro 1895 Seffner krome fariĝis membro de la lepsika framasonoloĝio Minerva zu den drei Palmen.

Por Lepsiko li verkis la monumentojn de Karl Heine (1896/97), de urbestro Carl Wilhelm Otto Koch (1898) kaj de juna Goethe kiel studento en Lepsiko, por Jena la monumenton de Karl von Hase. En 1903 li kreis la Ernst-Leuschner-monumenton en Eisleben. De li originas ankaŭ la busto pri Goethe (1920), kiu komence staris en la (dua) Gewandhaus (Grassistraße) kaj ekde 1999 troviĝas en la promenhalo de la Mendelssohn-salono de la (tria) Gewandhaus (Augustusplatz).

Krome Seffner verkis multnombron da arte valoraj tombomonumentoj sur la suda tombejo de Lepsiko, ekz. por la tombo de sia filino Charlotte Seffner (* 13-an de oktobro 1893; † 4-an de februaro 1920), kiu jam 26-jara mortis.

Skulptisto Carl Seffner mortis en la aĝo de 71 jaroj la 2-an de oktobro 1932 en Lepsiko kaj estis entombigita en la familiotombon komence destinita por sia filino.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Löffler, Katrin; Schöpa, Iris; Sprinz, Heidrun: Der Leipziger Südfriedhof. Geschichte, Grabstätten, Grabdenkmäler. Berlin: Edition Leipzig 2004. ISBN 3-361-00526-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]