Klaus Hofmann (muziksciencisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Hofmann
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1939 (1939-03-20) (85-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoUniversitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Familio
Infano Jörg Hofmann
Okupo
Okupo muzikologo
vdr

Klaus Hofmann (* 20-an de marto 1939 en Würzburg) estas germana muziksciencisto.

Hofmann studis post la abituro (1958) ekde 1958 ĝis 1959 ĉe la Universitato de Erlangen. Poste li daŭrigis siajn studojn ĉe la Albert-Ludwigs-Universitato je Freiburg. En 1968 li doktoriĝis per tezo pri la temo „Untersuchungen zur Kompositionstechnik der Motette im 13. Jahrhundert, durchgeführt an den Motetten mit dem Tenor IN SECULUM“. Ekde 1968 ĝis 1978 li laboris ĉe eldonejo Hänssler-Verlag. En 1978 li fariĝis scienca kunlaboranto ĉe la Johann-Sebastian-Bach-Instituto en Göttingen, kiu eldonas la Neue Bach Ausgabe[1]. En 2004 li antaŭeniĝis en la postenon de direktoro. Li estas estrarano de Verwertungsgesellschaft Musikedition, kiu kontrolas kopirajtojn. En 1994 li fariĝis honorara profesoro de la universitato je Göttingen. En 2006 li pensiiĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]